Alvenas Printempa Festo

| 2019-02-02
Bookmark and Share

Mi dufoje restis en Pekino dum Printempa Festo, kaj multaj amikoj eksterlande min pridemandis, petis fotojn, ktp. En la okuloj de eksterlandano, Printempa Festo estas imagita kiel grandioza festo kiu envolvas ĉiujn homojn en Ĉinio, sed kia vere estas Printempa Festo? Kiel homoj festas ĝin?


Laboristoj prizorgas specialan dekoracion por Printempa Festo ĉe Shichahai-lago


Unue, Ĉinio estas grandega kaj diversetna lando, do kutimoj kaj tradicioj pri celebrado de Printempa Festo ne estas tute samaj en la tuta lando, mi nur povas rakonti pri miaj spertoj en Pekino (mi neniam vojaĝis al alia urbo dum Printempa Festo, mi eĉ evitis tion pro la homplenaj stacidomoj kaj flughavenoj).


Mi ĉiam imagis Printempa Feston kiel stratoj plenaj de homoj en koloraj vestoj dancante kaj festante. Tiu bildo radikiĝis en mia memoro pro la festado de Printempa Festo en grandaj urboj eksterlande, kie ĉina kulturo ne estas populara kaj lokaj ĉinoj kuniĝas por kune festi kaj samtempe prezenti la ĉinan kulturon al lokanoj, do la afero fariĝas speco de festivalo pri ĉina kulturo. Oni facile supozas, ke en Ĉinio oni tiel festas Printempan Feston, sed en pli granda skalo.


Pro tio, mia unua Printempa Festo en Ĉinio estis granda surprizo, ĉar mi neniam vidis la stratojn tiom dezertajn, homoj malaperis, komerco fermiĝis... Sceno tute malsama ol tiu, kiun mi antaŭe imagis. Mi ŝatis la trankvilecon por promeni surstrate, foti dezertajn stratojn kiuj estas ĉiam homplenaj dum la jaro, bicikli kaj amuziĝi tra la urbo. Mi iris al popularaj turismejoj de Pekino, supozante ke tie mi sukcesus trovi tian Printempan Feston, al kiu mi alkutimiĝis eksterlande, sed mi ĝin ne trovis.


Surstrata dekoracio por ĉijara Printempa Festo


Tio, kion mi trovis, estis malfaciloj por aĉeti manĝaĵojn, ĉar plejparto de la superbazaroj kaj bonprezaj restoracioj proksime al mia hejmo estis fermitaj dum la tuta semajno. En la nokto antaŭ la novjaro, la malfermitaj restoracioj estis plenaj de familioj celebrantaj: jes, tiel ĉinoj celebras Printempan Feston: familio kuniĝas kaj kunmanĝas por atendi la novjaron.


Mi nur poste malkovris, ke antikvaj ĉinoj kredis, ke monstro, nomita Nian, venas en la novjaro por manĝi homojn kaj bestojn. Multaj fakuloj kredas ke Nian (vorto kiu ankaŭ signifas jaro en la ĉina lingvo) estas ŝlosilo por kompreni plurajn tradiciojn de Printempa Festo, kiel la uzo de ruĝaj vestoj kaj ornamaĵoj (Nian timas la ruĝan koloron), bruado (Nian malŝatas bruon) kaj dancoj (oni kredas ke leondanco celas forpeli Nian). Pro la veno de Nian, tiu familia vespermanĝo povas esti la lasta de iu familiano, do ĉiuj satiĝas per bongusta manĝaĵo kaj ĝuas la tempon kune.


Do oni unue devas kompreni tion, ke Printempa Festo estas familia evento, kiun familioj pasigas kune, kaj tio klarigas la malplenajn stratojn. Pro mia biciklemo kaj scivolemo, mi malkovris kelkajn malĝejojn kaj merkatojn malfermitajn, tiel ke mi sukcesis aĉeti manĝojn kaj manĝaĵojn dum la Printempa Festo. Mi tamen rimarkis, ke ili ne estis freŝaj: liverado de legomoj, kreskaĵoj kaj fruktoj ĉesis, kaj iom post iom tiuj produktoj komencis manki en la superbazaroj. Ĉinoj anticipe aĉetas ĉion, kion ili bezonos dum Printempa Festo, kaj ilin konservas hejme.


Ruĝaj lanternoj en la Ĉiela Altaro: ankaŭ pekinaj parkoj estas bele ornamitaj por Printempa Festo


Viziti Nanluoguxiang kaj Shichahai, du homplenaj lokoj kun multaj restoracioj kaj stratmanĝetoj, estis speciale interesa programo dum unu el miaj vesperoj: la loko estis preskaŭ dezerta, plejparto de la manĝejoj estis fermitaj, kaj en la malmultaj funkciantaj eblis aĉeti manĝaĵon sen atendi en la longaj vicoj troveblaj tie dum la jaro.


Kaj mi dumtage revenis al tiu loko en la sekva Printempa Festo, en 2018, ekzakte en la unua tago de ĉina novjaro: mi decidis bicikli orienten el mia hejmo kaj preterpasis Shichahai-lagon, kiu dum vintro frostiĝas kaj estas uzata por glitado. En tiu tago, komence de printempo, ne plu eblis glitado, ĉar laboristoj estis jam malmuntantaj la strukturojn konstruitajn sur la lago. Mi iris antaŭen, preterpasis malplenan Nanluoguxiang. Daŭre iris antaŭen ĝis atingi la metrostacion Beixingqiao. Tie mi havis grandan surprizon: ŝajnis al mi ke la tuta loĝantaro de la urbo estis tie. Polico blokis du larĝajn avenuojn, kiuj fariĝis plenplenaj je piedirantoj. Estis giganta vico, la plej granda kiun mi vidis propraokule en mia vivo. Mi biciklis tra hutong kaj ĉirkaŭiris la homamason, scivolema pri la okazaĵo: tiuj homoj estis atendantaj por viziti la templon Yonghegong.


Poste ĉina amiko rakontis al mi, ke multaj ĉinoj iras al templo en la novjaro, por bruligi incenson kaj preĝi por ke la jaro estu bona. La parko Templo de la Tero, norde de Yonghegong, ankaŭ estis homplenaj, inkluzive de familioj: tie okazas Templa Foiro, alia tipa evento de Printempa Festo, kiu similas al kermeso. Homoj tie povas aĉeti divers-specajn frandaĵojn kaj ankaŭ estas podioj sur kiuj artistoj sin prezentas. Tie mi spektis kelkajn dancojn kaj muzikan koncerton.


Danco en Templa Foiro ĉe la Tera Altaro, pasintjare


Alia rimarkinda afero estas tio, ke oni festas Kristnaskon en Decembro, iom pli frue ol Printempa Festo, kaj en kristnaska dekoracio ankaŭ abundas ruĝa koloro. Tio kreas interesan fenomenon: multaj vendejoj kaj firmaoj aranĝas ruĝan dekoracion por ambaŭ festoj, sekve ni havas “Kristnaskon kun ĉinaj trajtoj”, kaj frue eniras en la etoso de Printempa Festo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments