El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peppa Porko kaj la Printempa Festo de Ĉinio

| 2019-02-02
Bookmark and Share


Antaŭ 3 semajnoj, en la oficiala mikroblogo de la animaciaĵo Printempa Festo de Peppa publikiĝis reklama filmeto titolita Kio estas Peppa? En ĝi oni rakontas pri iu maljunulo, kiu loĝas en montaro, serĉadis pri kio estas Peppa en sia vilaĝo por pretigi printemp-festan donacon por sia nepo. Kun kreiveco, la filmeto rapide populariĝis.





Kial la brita animacia firmao faris tiom ĉinstilan filmeton?


Ekde la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, en Hongkongo de Ĉinio furoras la tradicio: en ĉiu jarfino filmistoj aperigas komediajn filmojn por ĝojigi spektantojn, simile al la kutimo pri "kristnaskaj filmoj" en Okcidento. En la 1990aj jaroj, tiaj "porfestaj filmoj" ekdisvastiĝis en la tuta Ĉinio. Samtempe, pro la plia malfermo de ĉina kultura merkato, filmoj faritaj de fremdaj landoj (ekzemple tiu el Holivudo) eniĝis en la landon. Do, la periodo de decembro ĝis la venonta Printempa Festo fariĝis speciala tempo por lanĉi grandskale faritajn filmojn kiuj facile profitas de biletvendado.


La filmo Printempa Festo de Peppa rakontas pri ĉina rakonto kun printemp-festa gusto. Oni speciale prezentis paron da ĝemeloj de grandaj pandoj kaj ĉinajn tradiciojn dum la novjaro, ekzemple drakdancado kaj farado de jiaozi-oj. Specialistoj diris, ke la filmeto prezentas la sukcesan "ĉiniĝon" de Peppa Porko. Precipe, 2019 estas ĉina Jaro de Porko, la filmeto pri Peppa Porko certe multe helpos la diskonigon kaj reklamadon de Printempa Festo de Peppa. Nun, la filmo sidas en la ĉampionaj lokoj de anticipa biletvendado, prezent-aranĝo kaj spektanta nombro en la kategorio de filmoj por familioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments