El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afrikanoj el diversaj rondoj varme diskutis pri gratula mesaĝo de Xi Jinping al kunveno de estraranoj de AU

| 2019-02-13
Bookmark and Share

La 32-a Kunveno de Gvidantoj de Ŝtatoj kaj Registaroj de Afrika Unio en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, fotita de Li Yan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 10-an de februaro


La 10-an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 32-a Kunveno de Gvidantoj de Ŝtatoj kaj Registaroj de Afrika Unio (AU) en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. Li esperas, ke AU solidarigos kaj gvidos la afrikajn landojn akiri pli grandajn sukcesojn. Li konstatis, ke Ĉinio volas kune kun Afriko krei pli striktan komunumon de komuna estonteco inter Ĉinio kaj Afriko kaj plue kontribui por konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Homoj el diversaj rondoj de Afriko opinias, ke kunlaboroj inter Afriko kaj Ĉinio akcelis rapidan disvolvadon de Afriko. Ili esperas plue intimigi la rilatojn inter Afriko kaj Ĉinio per kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo". 


Moussa Faki Mahamat, prezidanto de Komisiono de Afrika Unio, diris, ke la sukcesa okazigo de la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro montris, ke la partnereco inter AU kaj Ĉinio havas bonan disvolv-tendencon senprecedencan. En septembro 2018 AU starigis reprezentantan oficejon en Pekino, kaj duflanka kunlaboro en multaj kampoj certe vastiĝos kaj duflanka strategia dialogo plue oftiĝos.  


Profesoro Paul Thambi, esploristo de la Mbeki-a Instituto pri Afrika Estraro de la Sud-Afrika Universitato, diris, ke Ĉinio fariĝas amiko pli ŝatata de afrikanoj, kaj en Etiopio, Kenjo kaj en Sud-Afriko. Faktoj pruvis, ke ĉina helpo al Afriko havas pozitivan influon kaj ĉina iniciato pri kungajno kaj kunlaboro estas subtenata de afrikanoj politike kaj ekonomie. 


Stephen Ndegwa, erudiciulo pri publika politiko de la Usona Internacia Universitato en Kenjo, diris ke la gratula mesaĝo de prezidanto Xi estas kuraĝiga. Multaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko montris interligon de duflankaj interesoj kaj estonteco. Anstataŭ atendo de helpoj, Afriko pozitive serĉas ŝancojn por disvolvado. Infrastrukturoj helpe konstruitaj de Ĉinio ŝanĝis aspekton de Afriko. Estonte Afriko kaj Ĉinio devas kapti ŝancojn por fari novajn kunlaborojn.    


Younouss Djibrine, ĝenerala sekretario de la Tutafrika Poŝta Unio sub AU, diris ke la gratula mesaĝo de prezidanto Xi enkorpigis la tradician amikecon inter Afriko kaj Ĉinio. La duflankaj kunlaboroj, kadre de "La Zono kaj Vojo", speciale pri infrastrukturo, interligo kaj interkomunikado, estas aparte gravaj por disvolvado de Afriko. 


Sharif Ibrahim, vicprofesoro pri politikologio el Abuĝa Universitato de Niĝerio, diris ke la okazigo de Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro montris direkton por plua kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio. Li aldonis: "Ĉinaj faktoroj ludos pli kaj pli gravan rolon en la disvolva procezo de Afriko."


Raportistoj: Yang Zhen, Guo Jun, Wang Xiaopeng, Wang Shoubao kaj Jing Jing

Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments