El Popola Ĉinio>头条新闻>

Superluno aperos en la tago de Lanterna Festo

| 2019-02-19
Bookmark and Share

Aviadilo pasas preter "superluno".


Laŭ luna kalendaro, la 19-a de feburaro estas la tago de tradicia ĉina Lanterna Festo. En tiu ĉi tago aperos "superluno", koincide ĝi ankaŭ estos la "maksimuma plena luno" de la jaro.


Hu Fanghao, ĉefo de popularigo de sciencoj de Purpur-Monta Observatorio sub ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la orbito de la luno estas elipsa. La punkto pli malproksima de la tero en la elipso estas nomata la apogeo, dum la plej proksima punkto estas la perigeo. "Superluno estas la plena luno en perigeo. En teorio, ĝi aspektas je 14% pli granda kaj 30% pli brila ol ĉe la apogeo." 


La plena luno en la 19-a de feburaro estos la plej granda el 12-fojaj plenaj lunoj en la tuta jaro, nome ĝia videbla diametro estas la plej granda. 


Laŭ astronomia preciza kalkulo, je la 17-a horo kaj 3 minutoj de la 19-a de februaro, la distanco inter la luno kaj la perigeo estos nur 356.8 mil kilometroj, kio estas la momento, kiam la luno kun la plej granda videbla diametro estas plej proksima al la tero dum la tuta jaro. 


Estas raportite, ke en la Lanterna Festo la superluno estos videbla en tuta Ĉinio, kaj la plej taŭga tempo de observado estos ĉirkaŭ la 23-a horo kaj 54 minutoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments