El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aung San Suu Kyi: "La Zono kaj Vojo" estas favora por Birmo

| 2019-02-21
Bookmark and Share

Aung San Suu Kyi


La 18-an de februaro, okazis la unua konferenco de la registara komitato por efektivigi "La Zono kaj Vojo". Aung San Suu Kyi, prezidanto de la komitato kaj birma ŝtata konsilisto diris en la konferenco, ke konstruado de "La Zono kaj Vojo" profitigos Birmon kaj la tutan regionon. 


 Aung San Suu Kyi diris en sia parolado, ke jam estas multaj landoj partopreni la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo", kio inkluzivas ne nur infrastrukturan konstruon, sed ankaŭ diversajn kampojn. Birmo situas laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj por ambaŭ, la lando kaj la tuta regiono, la partopreno estas utila ŝanco.


Myint Swe, vicprezidanto de la komitato kaj vicprezidanto de Birmo rimarkigis, ke la birma flanko devas studi alilandajn spertojn pri partopreno de "La Zono kaj Vojo" kaj elekti utilajn projektojn. En efektivigo, ĉiuj rilataj organizoj de Birmo devas plifortigi komunikadon kaj konsultadon. 


La registara komitato por efektivigi "La Zono kaj Vojo" de Birmo estis starigita en la pasinta jaro. Laŭraporte, ĉi tiu komitato celas pli bone kunkonstrui la Ekonomian Koridoron inter Birmo kaj Ĉinio en la kadro de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments