El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filmo ​Flustra Interpretado konkuris pri Oskaro

| 2019-02-22
Bookmark and Share


La filmo Flustra Interpretado, reĝisorita de hungara filmisto Barnabás Tóth, estis inter konkurantoj pri la Aktorita Filmeto de Oskaro. Bedaŭrinde, ĝi ne sukcese kandidatiĝis nek povas esti gajninto de Oskaro-premio, kiu estos anoncita en la 24a de februaro, tamen la filmo estas spektinda por homoj, kiuj ŝatas lingvojn.


La 16-minuta filmo prezentas la tutan procezon de samtempa interpretado de du interpretistoj ekde la eniro en la laborbudon ĝis la fino de la tasko.


En profesia konferenco en Prago, du hungaraj interpretistoj eniris en la laborbudon kaj estis informitaj, ke ili havas nur unu aŭskultanton. Tio tre interesas la du interpretistojn. Kiu estas la aŭskultanto inter la ĉeestantoj kun aŭskultiloj? Ili komencas konkure kapti la atenton de la aŭskultanto.


La filmo bildigas detalojn pri ilia laboro. Ekzemple, la interpretisto hastas al la budo prenante manĝaĵon; la interpretisto, kiu la unua iris en la budon, gluas paperojn kun terminoj sur la muro por konsultado; ili testas la aŭskultiloj; dum laboro, interpretisto ne povas sin deteni de rido kaj tuj malŝaltas mikrofonon, kaj poste ŝaltas ĝin por daŭrigi la laboron. La reĝisoro faris sufiĉan preparon por kapti la detalojn.


La filmo, per la rakontado de unu el la du interpretistoj, ankaŭ prezentas maldolĉecon de interpretisto, malmulte konatan de aliaj homoj: sidante malantaŭ lamplumo, ili apartenas al neniu partio, tamen ili devas gardi sennombrajn sekretojn. Pro eta eraro, ili eble estos alvokitaj de parlamento...



La filmo temas pri samtempa interpretado en budo, ne pri flustra interpretado. Do kio estas flustra interpretado?


Flustra interpretado estas unu formo de samtempa interpretado kaj devenas de la franca lingvo. 


En flustra interpretado, interpretisto servas al tiuj (ofte unu aŭ du homoj), kiuj havas malfacilojn en lingva komunikado. Dum kunveno aŭ interparolo, la interpretisto devas proksimiĝi al la aŭskultanto kaj faras samtempan interpretadon. Kutime estas postulata nur unu interpretisto, tiel la servo estas pli ekonomia.


La filmo havas la nomon Flustra Interpretado, ĉar unu el la interpretistoj "flustris amvortojn" al aŭskultantoj.


Ni esperas, ke vi rigardos la mallongan filmon kun surprizo kaj ĝojo. La retejo Close-up Culture taksas, ke la filmeto enportas ĝojon kaj amon en la enuan interpretistan budon.


Redaktoro: Liu Zijia

 

Jen la filmeto:

https://v.qq.com/x/page/e0837eq4cke.html


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments