El Popola Ĉinio>头条新闻>

Responda letero de Xi Jinping al verkinto de la libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio

| 2019-02-22
Bookmark and Share


La 1an de februaro, antaŭ la ĉina novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de William N. Brown, profesoro el Lernejo de Administrado sub Xiamen-Universitato. Xi gratulis lin pro la eldono de lia nova libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio. Xi ankaŭ dankis William N. Brown pro lia 30-jara dediĉo al la ĉina edukado, kaj deziris feliĉon kaj ĝojon al li kaj lia familio.



La 22an de decembro lastjare Fremdlingva Eldonejo sub la Ĉina Internacia Eldon-Grupo eldonis la novan libron de la profesoro William N. Brown Kiel ni enamiĝis al Ĉinio en la ĉina kaj angla versioj. La libro kun 47 familiaj leteroj elektitaj el pli ol mil montras la ŝanĝojn de Xiamen kaj eĉ la tuta lando en malsamaj tempoj: de kotaj vojoj en la 1980aj jaroj ĝis la moderna urba infrastrukturo hodiaŭ, de malkonsento de lia patro pri lia vojaĝo al Ĉinio ĝis kompreno de lia patro pri Ĉinio kaj konsento kun li... La vivecaj rakontoj de la usonano reflektas la travivaĵojn de Ĉinio pri reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj.



Respondo de Xi Jinping


Post ceremonio pri debuto de la libro, profesoro William N. Brown sendis al la ĉina prezidanto Xi leteron kun la libro. Xi respondis, dirante: "Kiel vidanto de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, vi energie proparolis por Xiamen-urbo kaj Fujian-provinco en la lastaj multaj jaroj kaj priskribis aŭtentikajn rakontojn pri Ĉinio al la mondo, kaj mi laŭdas viajn kondutojn. Mi kredas, ke vi vidos pli prosperan, progresan, feliĉan kaj belan Ĉinion, kiu donos pli da favoroj al la mondo kaj la homaro, kaj viaj rakontoj pri Ĉinio estos pli brilaj."



Kiu estas William N. Brown?


William N. Brown, usonano, naskiĝis en 1956. En 1988 li forlasis la postenon de vicdirektoro de la unua borso de Usono kaj transloĝiĝis al Xiamen. Por 30 jaroj li instruis en la Centro de Magistro de Komerca Administrado de la Lernejo de Administrado sub Xiamen-Universitato. Li estas la unua fremdlandano, kiu fiksloĝas en Xiamen-urbo, la unua civitano de Fujian-provinco kun fremdlanda deveno kaj unu el la pioniraj fremdlandaj instruistoj, kiuj enkondukis la lecionojn de Magistro de Komerca Administrado en ĉinajn altlernejojn. Li ricevis la premion pri amikeco kaj titolon de honora civitano de Fujian-provinco kaj tiun de Xiamen-urbo. Li verkis Ĉarmon de Xiamen, Ĉarmon de Fujian, Ĉarmon de Quanzhou ktp.


Pri la 30-jara vivo en Ĉinio, William N. Brown diris, ke mirindaj ŝanĝoj de la monda historio okazis en Ĉinio. Li estas la spertanto, vidanto kaj disvastiganto de la ŝanĝoj. Li ofte fiere diras en la dialekto de suda Fujian-provinco: "Mi estas Xiamen-ano!"


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments