El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la 7-a Altnivela Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

| 2019-02-25
Bookmark and Share



Inter la 21-a kaj la 24-a de februaro, en Vaŝingtono okazis la 7-a Altnivela Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. En ĝi partoprenis Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj estro de ĉiuflanka ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin. La du flankoj plue efektivigis la interkonsentojn atingitajn de la dulandaj gvidantoj dum renkontiĝo en Argentino kaj faris traktadon kadre de la interkonsento. La traktado akiris esencan progreson en teknika transigo, protekto de intelekta proprieto, nedogana bariero, sektoro serva, agrikulturo kaj valuto. La du flankoj efektivigos rilatajn laborojn laŭ instrukcioj de la dulandaj gvidantoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments