El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Vaga Tero tradukota en 28 lingvojn

| 2019-02-26
Bookmark and Share


La 21an de februaro la usona novaĵagentejo Bloomberg News raportis, ke la kompanio Netflix subskribis kun Ĉinio interkonsenton pri la sciencfikcia filmo la Vaga Tero.


Bloomberg diris, ke la filmo estas tre populara en Ĉinio nuntempe kaj influas multajn fremdlandajn spektantojn, tiel Netflix, la usona kompanio de video en Interreto, tradukos la filmon en 28 lingvojn, tamen la tempo de ĝia dissendo ne estis difinita.


Ĝi estas la filmo kun la due plej bona biletvendado en la ĉina merkato, kiu ankoraŭ kreskas. Bloomberg diris ankaŭ, ke ĉinaj filmistoj klopodas produkti filmojn konformajn al postuloj de la mondaj spektantoj kaj ellaboris iujn filmojn, tamen la bileta sukceso de tiuj filmoj estis limigita nur en la ĉina merkato. La Vaga Tero, kiu rakontas, ke oni klopodas puŝi la Teron el la sunsistemo por savi la homaron, estos denove ekzamenita, ĉu la ĉina filmo estos akceptita de la mondo.



La 14an de februaro, en sia unua paĝo la usona amaskomunikilo CNN faris raporton kun la titolo "ĉu la projekciata filmo la Vaga Tero ŝanĝos la ĉinan filman industrion?"


CNN citis la diraĵon de Guo Fan, reĝisoro de la filmo, ke por konkurado kun okcidentaj filmkompanioj, Ĉinio devas paŝi longan vojon.


Guo diris: "Pro la sukceso de la filmo, pli da investantoj vidas la eblecon investi en tiajn filmojn. Kun pli da investo, pli da reĝisoroj havos ŝancojn provfari sciencfikciajn filmojn."


La plej novaj donitaĵoj el la kompanio MaoYan-filmo montris, ke la biletvendado de la filmo kalkuliĝis al 4,064 miliardoj da juanoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments