El Popola Ĉinio>头条新闻>

Latin-amerikaj amaskomunikiloj zorgas pri ekzameno de leĝprojekto pri fremdlanda investo

| 2019-03-05
Bookmark and Share

La 3an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Fotis Liu Weibing, raportiso el Xinhua-novaĵagentejo.


Posttagmeze de la 3a de marto en Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kaj Ĉinio eniras en la tempon de jaraj du sesioj. Ĉijare ĉinoj celebros la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj estas ankaŭ ŝlosila jaro por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Novaj politikoj kaj rimedoj por daŭripova kaj stabila ekonomio kaj plua plivastigo de malfermeco estas plej atentataj de internaciaj amaskomunikiloj.


La brazila ĵurnalo Ekonomia Observanto atentas la du sesiojn jam de multaj jaroj. Ĝi speciale raportis pri naciaj politikoj kaj popola vivo diskutataj de reprezentantoj de TPK kaj membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Ĝia ĉefredaktoro diris, ke Ĉinio alproksimiĝas al la centro de la monda scenejo kaj ĝia influo kreskas. La iniciato "La Zono kaj Vojo" akiris bonan rezulton, kiu profitigas kaj Ĉinion kaj landojn kaj regionojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".


La kuba novaĵagentejo Prensa Latina atentas la projekton de la leĝo pri fremdlanda investo. Ĝi raportis, ke la leĝprojekto donas flekseblecon al investoj kaj komerco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments