El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inteligenta kasko kunproduktita de Ĉinio kaj Japanio unuafoje uzita en Tokia Maratono

| 2019-03-05
Bookmark and Share


La 3-an de marto, en Tokio, Japanio, savantoj kun intenligentaj kaskoj


La 3-an de marto, en Tokio, Japanio, okazis Tokia Maratono, kiu estas unu el la ses plej gravaj maratonoj en la mondo. Ĉi-jare ĝi havis 38 mil partoprenantojn, kaj tiu nombro fariĝis nova historia rekordo. Ĉi-foja Tokia Maratono havis novigojn en diversaj kampoj, ekzemple loĝistika subteno, inter kiuj kasko kun la sistemo por komando de urĝa savado, kune esplorita de Ĉinio kaj Japanio, fariĝis fokuso. Tiuj kaskoj estas unuafoje uzitaj. 


Por efike protekti la konkursantojn , la organizantoj de Tokio-Maratono funkciigis inteligentan kaskon por sendi kaj direkti savantojn en reala tempo. Ĉi tiu inteligenta kasko estis kundisvolvita de la ĉina kompanio "Unua Reago", la japana Universitato Kokushikan kaj la fondaĵo de Tokio-Maratono. Tio estas la unua fojo en 13 jaroj, ekde la establado de Tokio-Maratono, ke teknologia kompanio de Ĉinio partoprenis en loĝistika kaj teknika subteno.


Tiu ĉi inteligenta kasko havas funkcion de komunikado, tutmondan pozician sistemon, kaŝitan fotilon kaj krizokazan butonon, per kiu oni povas kontakti la ĉefsidejon de savantoj. Kiam savantoj portas la kaskon, la ĉefsidejo povas lokalizi kaj kontakti ilin por ke tiuj, kiuj bezonas urĝan helpon, rapide ricevu profesian savon. Ĉi-foje estis uzitaj entute 35 inteligentaj kaskoj. 


TANAKA Shuji, ĉefkomandanto de savteamo por la maratono kaj profesoro de Universitato Kokushikan, rimarkigis ke inteligentaj kaskoj kunproduktitaj de Ĉinio kaj Japanio unuafoje servis por Tokia Maratono, kaj tio estas grava novigo por maratonoj kaj aliaj grandskalaj sportoj. Per tiuj kaskoj oni sukcese savis tri konkursantojn, kies korbatado subite ĉesis en la ĉi-foja maratono, kaj ili eble ŝanĝos la modelojn pri medicina asekuro kaj direktado de urĝa savado en Japanio kaj eĉ en la tuta mondo.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments