El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio komencos konstruadon de kosmostacio inaŭgurota en 2022

| 2019-03-05
Bookmark and Share


Laŭ informo el la Oficejo pri Kunhoma Kosmofluga Inĝenierado de Ĉinio, baldaŭ komenciĝos la misio de konstruado de kosmostacio. Ĉi-jare estas ŝlosila jaro por la konstruado de la kosmostacio de Ĉinio, kaj komenciĝos serio da kosmoflugoj.


La kerna parto de ĉina kosmostacio laŭplane estos lanĉita ĉirkaŭ 2020. La kosmostacio estos finkonstruita kaj ekfunkcios en 2022. Laŭplane ĝi funkcios dum 10 jaroj, flugos en la alteco inter 340 km kaj 450 km kaj entenos 3 kosmonaŭtojn samtempe. Dum ŝanĝo de deĵorantoj, ĝi kapablos enteni 6 kosmonaŭtojn. Post finkonstruado de la kosmostacio, ĉinaj kosmonaŭtoj povos longtempe resti en la kosmo kaj plurfoje ir-reiri.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments