El Popola Ĉinio>头条新闻>

Leĝo pri fremda investo kontribuos por altkvalita malferma disvolvado

| 2019-03-07
Bookmark and Share

de Zhang Jianping kaj Han Zhuping



La leĝprojekto pri fremda investo estos ekzamenita en la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso.


La fremda kapitalo al Ĉinio progresis de malmulto al multo, kaj tio markas la prosperan disvolvadon de la ĉina ekonomio al la ekstero.


La tri leĝoj pri eksterlanda investo promulgitaj antaŭ pli ol 30 jaroj ne povas kontentigi la novan postulon de Ĉinio pri disvolvo de malferma ekonomia sistemo. Ekzemple, la ĉina merkataliro pligrandiĝas, fremda investo en la sektoro serva okupas ĉirkaŭ 65% de la tuto, antaŭenigo de komerco en serv-kampo postulas pli ampleksan leĝon; la proporcio de fremda kapitalo en fabrikado kun alta aldonvaloro iom post iom altiĝas, kaj tio postulas novan sistemon por solvo de demandoj pri protektado de intelekta proprieto, transdono de teknikoj kaj investaj konfliktoj. Starigo de liberkomerca prov-zono kaj administra modelo de antaŭmerkatalira nacia traktado kaj negativa listo postulas aktualigon de leĝo.


Pro tio, la nova leĝo pri fremda investo naskiĝis post plurjara esploro. Kompare kun la leĝprojekto prezentita en 2015, la nuna havas grandajn ŝanĝojn. Ĝi entenas administran modelon de antaŭmerkatalira nacia traktado kaj negativa listo, kun la celoj akceli kaj protekti investadon kaj instigi fremdajn investantojn laŭleĝe investi en Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments