El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca prezidanto Macron proponas “Eŭropan Revigliĝon”

| 2019-03-08
Bookmark and Share


La 4an de marto, la Palaco Elizeo, franca prezidentejo, publikigis leteron de prezidanto Macron al la eŭropaj civitanoj, kun la temo “Por Revigliĝo de Eŭropo”. En la letero li faris proponon pri kiel revigligi Eŭropon okaze de Briteliro. Laŭ li, Eŭropa Unio (EU) devas antaŭenigi disvolvadon kaj reformon en 3 kampoj: libereco, protekto kaj progreso, por aktive trakti defiojn de la epoko.


En la letero Macron proponis antaŭenigi progreson kaj reformon de EU pri politiko, ekonomio, defendo kaj enmigrado. Franca amaskomunikilo opinias, ke Macron publikigis la leteron por influi la elekton de eŭropa parlamento fine de majo. Pro Briteliro, populariĝis en Eŭropo sinteno kontraŭ EU. Macron esperas, ke EU-emuloj venku en la elekto.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments