Ĉinio klopodas por altiri fremdajn investojn en la lando

| 2019-03-11
Bookmark and Share

Komenciĝis ĉijarajn Du Sesiojn, kiel oni nomas la du plej gravajn politikajn eventojn en Ĉinio: TPK (Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK (Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco). Speciale atentata ĉijare estas la diskutoj pri estigo de nova leĝo pri fremdaj investoj, kiu espereble allogos pli da kapitalo el eksterlando al Ĉinio.


Robotoj en moderna ĉina industrio


Unue, mi estas suspektema pri ajna iniciato rilate al ekonomia malfermo, simple ĉar ju pli da malfermeco, des pli la lando fariĝas dependa de ekstero. Mi venas el Latin-Ameriko, kontinento kiu diversfoje klopodis disvolviĝi, kaj ĉiam fiaskis pro komploto de loka elito kun fremdaj investantoj, al kiuj ne interesas la disvolviĝon de la kontinento. Mi konas la riskojn, mi vidis la admirindan progreson de Brazilo komence de tiu ĉi jarcento, vidis homojn liberiĝi el malriĉeco kaj sendi siajn infanojn al universitato. Nun okazas la malo: senlaboreco kreskas, brazilaj firmaoj bankrotis aŭ estas venditaj al fremdaj firmaoj, malriĉeco revenis kaj multego da homoj loĝas surstrate kaj dependas de almozo por sia vivtenado. Mi neniam antaŭe vidis tiom da almozuloj en Brazilo kiel okaze de mia lasta vizito al la lando, antaŭ unu monato.


La spertoj de Latin-Ameriko pri fremda investado kreis en mi malbona sinteno pri ĝi, ĉar fremduloj fariĝis kvazaŭ posedantoj de tiuj landoj. Aliflanke, mi agnoskas ke la ĉina realo estas tute alia kaj la ekonomia malfermo estis sukcesa.


Do, unue, kial ekonomia malfermo funkciis en Ĉinio? Estas pluraj faktoroj kiuj kontribuis al tio, kaj mi ĉi tie ne konsideros la entreprenemon de ĉinoj, kiu certe estis grava. Mi pensas ke la plej grava aspekto de ĉina disvolviĝo estis la rolo de la registaro, kiu ekde la komenco disciplinis la merkaton. Tio estas grava malsimileco inter la malfermitecoj de Ĉinio kaj de Latin-Amerikaj landoj, ĉar en Ĉinio la fremdaj firmaoj submetiĝas al la registaro, se ili ne konsentas kun la reguloj, ili perdas aliron al la ĉina merkato: tio okazis, ekzemple, al Google kaj Facebook, kiuj ne rajtas provizi kelkajn servojn al Ĉinio pro rifuzo obei la leĝojn de la lando. En Latin-Ameriko okazas la malo: registaro fariĝas ostaĝo en la manoj de fremdaj firmaoj kaj investantoj.


Dum la lastaj 40 jaroj Ĉinio modernigis sian industrion kaj fariĝis fabriko de plejparto de la varoj konsumataj en la mondo. Fremdaj firmaoj en Ĉinio devis akcepti plurajn kondiĉojn, inter ili mi substrekas tion, kion mi taksas la plej valoraj: partnereco kun ĉina investanto aŭ firmao kaj transdono de teknologio. Tiel multaj fremdaj firmaoj komencis produkti varojn en Ĉinio sen havi propran fabrikon en la lando: ili simple mendis de ĉina partnero kaj transdonis la teknologion. Ĉinaj firmaoj monprofitis de tio, investis en esplorado, sukcesis plibonigi la teknologion kaj fariĝis konkurantojn de siaj partneroj en la internacia merkato.


Fremdaj investoj estas kerna temo de ĉi jaraj "Du Sesioj"


Nun ke Ĉinio regas la industrian kampon, provizante al la mondo ĉiajn varojn, de la plej simplaj ĝis tiuj pint-teknikaj, estas nature ke Ĉinio direktu sian ekonomian politikon al la financa sistemo, kiu fariĝas pli kaj pli grava en la mondo. Ĉinio estas en bonaj kondiĉoj por pli vaste malfermi sian financan merkaton, ĉar ĝi jam delonge modernigis sian bankan sistemon, kaj nuntempe pruntas pli kaj pli da mono al aliaj landoj por gravaj infrastrukturaj projektoj. Tiusence, kion signifas allogi fremdajn investojn al Ĉinio? Estos diversigo de la kapitalo en projektoj iniciatintaj de Ĉinio kaj estos pli facile por ĉinaj kompanioj disputi en eksterlanda merkato en egaleco kun fremdaj firmaoj.


Ankaŭ aparte substrekinda estas la ŝanĝo en la leĝo pri intelekta proprieto: fremdaj firmaoj ne plu estos devigataj transdoni teknologion al Ĉinio. Tio spegulas la novan momenton de la lando: antaŭe Ĉinio ne havis teknologion kaj bezonis importi ĝin, do deviga teknologia transdono estis efika maniero modernigi ĉinan industrion. Nuntempe okazas la malo, ĉinaj firmaoj havas propran teknologion, ofte pli bonan ol tiu de fremda konkuranto, do fariĝis interesa afero por Ĉinio trakti lokajn kaj fremdajn firmaojn surbaze de egaleco kaj reciprokeco.


Azia Infrastruktura Investa Banko: simbolo de modernigo de ĉina financa sistemo


Mi deziras sukceson al Ĉinio en tiu nova etapo de modernigo de sia financa sistemo, kaj esperas ke la nova leĝo estos kapabla ne nur kontribui por la disvolvado de Ĉinio, sed ankaŭ eviti epizodojn kiel tiuj, kiuj kaŭzis la grandan financan krizon antaŭ jardeko.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments