El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandaj ekonomiaj kaj komercaj organizoj tiel taksis la leĝprojekton pri fremda investo

| 2019-03-11
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 8a de marto, la dua plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis klarigon pri la projekto de la leĝo pri fremda investo; matene de la 12a de marto dum la tria plena kunsido, delegacioj okazigos plenajn kaj grupajn kunsidojn por ekzameni la projekton kaj matene de la 15a, la kvara plena kunsido voĉdonos ĝin.


Fremdlandaj ekonomiaj kaj komercaj organizoj atendas la leĝon.



Alfred Schipke, ĉefreprezentanto de la Internacia Mona Fonduso al Ĉinio, diris: "Ni atendas la ekzamenotan projekton de la leĝo pri fremda investo. Ĝi inkludas redukton de negativa listo pri merkataliro de fremda kapitalo kaj aliajn enhavojn. Ĉiuj tiuj enhavoj interesan nin."



Kiyoyuki Seguchi, esplor-direktoro de Canon-a Instituto por Mondaj Studoj, diris: "La ĉina registaro antaŭenigas kelkajn reformojn, ekzemple pri reduktado de traktaj diferencoj inter ŝtataj kaj neŝtataj entreprenoj kaj alpreno de samaj (aŭ laŭeble samaj) traktoj por ĉinaj kaj eksterlandaj firmaoj, kaj tio estas vaste laŭdata internacie. Precipe la projekto de la leĝo pri fremda investo estas alte taksata de la industria rondo de Usono, Eŭropo kaj Japanio. Per tiu afero ni povas vidi, ke la klopodoj de Ĉinio estas iom post iom efektivigataj."


Delinghausen, esploristo de Instituto por Ĉinaj Studoj Mercator, diris, ke la leĝprojekto estas klara signalo de Ĉinio al Usono kaj Eŭropo, ke Ĉinio plue alprenas rimedojn por malfermo de sia merkato. La projekto ne estas simbola, male ĝi celas al esenca plibonigo de merkataliro kaj egala traktado al ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj. Post aprobo, la protekto de intelekta proprieto kaj malpermeso de deviga transdono pri teknikoj estos enskribitaj en la leĝon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments