El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis en Pekino Kunveno de Pekina Esperanto-Asocio por bonvenigi la alvenon de printempo

| 2019-03-12
Bookmark and Share

La 9an de marto, en Pekino, okazis esperanta kunveno kun ĉeesto de 45 homoj, plejparte esperantistoj el Pekino kaj Tianjin.


En 2018, esperantistoj fariĝis pli kaj pli aktivaj en universitatoj de Pekino. Fondiĝis Esperanto-asocio en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kaj studentoj organizis esperantajn grupojn en Universitato pri Internaciaj Komerco kaj Ekonomio kaj Fremdlingva Universitato de Pekino. La Pekina Esperanto-Asocio ankaŭ plurfoje organizis prelegojn en universitatoj. Ĉifoje studentoj el tiuj universitatoj partoprenis en la organizado de la kunveno.


Dum la kunveno, homoj ne nur babilis kun novaj kaj malnovaj amikoj, ili ankaŭ ĝuis diversajn prezentojn, kiel poem-deklamado, kantado kaj solvado de enigmoj.




Prezento de studentoj


Lerni esperantan kanton


Profesoro Li Weilun







Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments