El Popola Ĉinio>头条新闻>

KPMG:Leĝo pri fremda investo altiros pli da altteknikaj entreprenoj

| 2019-03-12
Bookmark and Share


La 15-an de marto, okaze de la kvara plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kiel fokuso de la ĉi-jaraj Du Sesioj, leĝprojekto pri fremda investo estos voĉdonita. 


Pri la radikala reformo de la ĉina sistemo pri administrado de eksterlanda investo, la kompanio KPMG opinias, ke la leĝprojekto plene protektas fremdajn komercistojn en administrado de negativa listo pri merkateniro, intelekta proprieto, monkolekta maniero, leĝaj rajtoj kaj interesoj, interkonsent-observado de lokaj registaroj kaj plendoj pri rajtoj, kaj forigas malfacilaĵojn kaj obstaklojn, kiuj malfaciligis entreprenadon de eksterlandaj komercistoj. La leĝprojekto liveros pli bonan medion al la entreprenoj, kiuj komercas laŭ normoj, per starigo de sekurec-ekzamena sistemo pri fremda investo.  


Yu Ying, partnero de KPMG en Ĉinio kaj tiu pri publikaj rilatoj, opinias ke la formado de la leĝprojekto pri fremda investo indikas, ke serio da fremd-investaj politikoj en reformaj praktikoj fariĝos leĝoj por certigi, ke la entreprenoj investitaj de eksterlandanoj laŭleĝe ĝuu justajn traktojn. Tio kontribuos por kreado de stabila, travidebla kaj antaŭvidebla investa medio, kaj pliigo de la fido de fremdaj komercistoj pri investado en Ĉinio.


Yu Ying diris, ke la leĝprojekto pri fremda investo donis klaran difinon en tri flankoj, nome substreki egalan traktadon de en- kaj eksterlandaj investantoj, respondi al disputataj demandoj kaj starigi multflankan mekanismon. 


Unue, egala traktado estas longtempa alvoko de fremd-investitaj entreprenoj. Ĉinaj gvidantoj klare deklaris en multaj okazoj, ke Ĉinio traktos egale en- kaj eksterlandajn entreprenojn, bonvenigos kaj instigos justan konkuradon inter ĉiuj entreprenoj kaj garantios egalan traktadon de en- kaj eksterlandaj entreprenoj. 


Due, demandoj pri teknologia transigo kaj protekto de leĝaj rajtoj kaj interesoj ĉiam estas atentataj de firmaoj de eksterlanda kapitalo. Koncerne al ĉi tiuj kampoj, la leĝprojekto aktive respondis laŭ rilataj internaciaj konvencioj. 


Krome, la leĝprojekto starigis mekanismojn pri merkateniro kaj plendoj en administrado de fremda investo, kaj faris utilajn esplorojn por ke Ĉinio pli bone konstruu novan malferman ekonomian sistemon. 


Rilate al strukturo kaj enhavo, Ĉinio jam unuapaŝe formis sistemon pri tutproceza administrado de fremda investo, kies kerno estas "merkatenira administrado, egala entreprenado, garantio de rajtoj kaj interesoj". Tio plene reflektis la labor-ideon kaj postulojn de la ĉina registaro pri simpligo de administraj procezoj kaj optimumigo de servoj, esperante ke la sistemo povos esti efektivigita per lanĉo de pli detalaj reguloj.


La leĝprojekto pri fremda investo utilos ankaŭ por altiri entreprenojn kiuj volas investi en Ĉinio.


Laŭ Yu Ying, la leĝprojekto plue emfazas la protekton de intelekta proprieto kaj malpermeson de deviga transdono de tekniko. Ĝi helpos altiri altteknikajn industriojn, sektoron servan kaj aliajn industriojn, kiuj substrekas novigon. Antaŭvide pli da entreprenoj de fremda kapitalo eniros en Ĉinion. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments