El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nacia Administracio de Arbaroj kaj Stepoj: Ĉinio kontribuis al la plej granda arboplantado en la mondo

| 2019-03-13
Bookmark and Share

La 12-an de marto, okazis la Tria Plena Kunsido de la Dua Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Zhang Jianlong, estro de la Nacia Administrado de Arbaroj kaj Stepoj estis intervjuita. Fotis Yin Gang, raportisto de Novaĵ-agentejo Xinhua.


La 12-an de marto, en la Popola Halo de Pekino okazis la kvara "ministra trapasejo" de la Du Sesioj. Tie ministroj respondis demandojn atentatajn de amaskomunikiloj. 


Zhang Jianlong, estro de la Nacia Administracio de Arbaroj kaj Stepoj, diris en intervjuo, ke dum la pasintaj jaroj, precipe en la lastaj jaroj, la atingoj de Ĉinio pri verdigo estas rimarkindaj. La plej novaj donitaĵoj estos anoncitaj antaŭ la fino de ĉi tiu monato. Tamen, ciferoj estas enuigaj. Per persona sperto, ekzemple vizito al parencoj kaj amikoj, vojaĝo aŭ vivado, ni povas senti la ŝanĝojn en la lastaj jaroj: verdigitaj areoj kaj arbaroj pligrandiĝis. Tio estas akceptita ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la mondo. Ĉinio havas artefaritan arbaron je 1,18 miliardoj da muoj kaj estas la lando kun la plej granda areo de artefaritaj arbaroj en la mondo. 


Sub la iniciato de koncernaj organizoj, okazis en Ĉinio la Monda Plantado-Konferenco pasint-jare. Ĉinio estas avangardo en prevento kaj regado de dezertiĝo. En 2017, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Konvencio de Agado kontraŭ Dezertiĝo okazigis sian konferencon en Hobq, Ĉinio, kaj laŭdis ĉinajn klopodojn por kontraŭbatali dezertiĝon. La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono publikigis aron da esploraj statistikoj, dirante, ke kvarono de la monda verda kresko estas farita de Ĉinio, kaj 42% de tiu kresko venis el arboplantado. Do nun, ĝenerale, ĉinaj atingoj pri arbarigo kaj verdigado estas bonegaj. Tamen, Ĉinio daŭre estas lando kun manko de arbaroj kaj kun malforta ekologio. Ĉiuj ĉinoj devas kunlabori por plibonigi la verdigan nivelon, pliigi kvaliton kaj efikecon de verdigo kaj plibonigi la arbaran kvaliton. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments