El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuo kun Jiang Zhonghua, estrino de la plej granda ĉina lernejo en Romo

| 2019-03-14
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi


La daŭra kaj sukcesa progresigo de Iniciato la Zono kaj Vojo certe alportos pli da ŝancoj por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio


Jiang Zhonghua diplomiĝis en 1997 ĉe la Normala Universitato de Wenzhou pri ĉina edukado kaj poste laboris dum tri jaroj kiel instruistino de elementa lernejo.


En 2000 ŝi alvenis al Italio, kie ŝi laboris en ĉina lernejo dum kvar jaroj instruante la ĉinan lingvon.


Tiutempe ŝi komprenis, ke io en la strategio de la lernejo misfunkciis, ke la kvalito de la edukado ne estis kontentiga. Do ŝi decidis krei sian propran ĉinan lernejon kaj al ĝi ŝi donis sian propran nomon, Zhonghua.


Komence la lernejo havis apenaŭ 75 gelernantojn, 3 klasojn kaj nur unu instruistinon: nia Jiang Zhonghua.


Paŝon post paŝo la lernejo akiris bonegajn rezultojn, la gelernantoj rapide progresis, atingis kaj ĝis hodiaŭ atingas la plej altajn nivelojn, ili elstaras en diversaj aktivadoj kaj konkursoj.


Post 15 jaroj da lerta klopodado, hodiaŭ la “Ĉina Lernejo Zhonghua” estas la plej granda en Romo, kun ĉirkaŭ 500 gelernantoj, inter ili estas ĉinaj (plejparte) kaj italaj infanoj kaj adoleskantoj. La lernejo havas la plenan subtenon de la urba registaro de Romo kaj la tutan atenton de la naciaj amaskomunikiloj. 


Ĉiujare gelernantoj de la “Ĉina Lernejo Zhonghua” faras prezenton por festi la Ĉinan Novjaron antaŭ la popolo de Romo, reprezentantoj de la ĉina ambasadejo en Italio kaj de la itala registaro.


Jiang Zhonghua kun ĉinaj lernantinoj en la korto de la ĉina lernejo en Romo


La lernejestrino donas al ni iujn opiniojn, precize kaj koncize, pri la plej aktualaj temoj:


La Zono kaj Vojo: kiel la iniciato influos la kulturan interkomunikadon inter la ĉina kaj itala popoloj?


Italio estas lando, kiu aparte pledas por multkulturismo. Tute same kiel Ĉinio, Italio havas mirindan kulturon de miloj da jaroj. 


La daŭra kaj sukcesa progresigo de projekto la Zono kaj Vojo certe alportos pli da ŝancoj por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio, ĝi plivastigos kaj plibonigos  kunlaboron en malsamaj kampoj.


Kiajn edukajn kunlaborajn projektojn Ĉinio kaj Italio devus plenumi por helpi la sekvajn generaciojn de la du landoj pli bone kunlabori?


La gejunuloj de la du landoj devas havi plimulton da interŝanĝo en diversaj kulturaj kampoj. Unue, ambaŭflankaj oftaj vizitoj inter la gestudentoj de la du landoj estas tre gravaj. Kuna studado je ĝenerala kaj faka profesia niveloj ankaŭ multe helpas sukcesi  en tiu ĉi direkto. Italaj kaj ĉinaj lernejoj povus starigi pli kaj pli da kunlaboraj rilatoj, subskribi interkonsentojn kaj ĝemeliĝojn. 


Oni devus permesi al la dua aŭ tria generacio de ĉinoj en Italio havi la taskon agi kiel kulturaj heroldoj. Ekzemple, ili povus agi kiel perantoj por helpi ĉinajn infanojn, kiuj havas malfacilaĵojn en la itala lernejo. Samtempe ili estos trejnitaj por iĝi bonegaj civitanoj, kontribui al la socia evoluo de Ĉinio kaj Italio kaj kunlabori en pli da kampoj arta, medicina kaj teknologia.



De maldekstre  s-ro Yao Cheng, konsilanto de la ĉina Ambasadejo en Italio; s-ino Jiang Zhonghua, estrino de la ĉina lernejo en Romo, kaj prof-ro Carlo Cipollone, estro de la teknika mezlernejo Galileo Galilei; s-ro Giuseppe Marucci, la fakulo de la departemento de kultura interŝanĝo ĉe la itala Ministerio pri Edukado.


Rilate al kulturaj interŝanĝo kaj kunlaboro, kiuj estas la plej grandaj obstakloj inter Ĉinio kaj  Italio? Kion povas fari la du landoj por pli harmonie kune antaŭeniri? 


Mi kredas, ke la plej granda malhelpo al kulturaj interŝanĝo kaj kunlaboro inter la du landoj estas, ke kultura ideologio diferencas. 


De ambaŭ landoj, la fokusa punkto devus esti vere atenti pri la edukado de la dua generacio de transmaraj ĉinoj, ĉar ili estas tiuj, kiuj en Italio, ĝenerale ekster Ĉinio, havas komprenon kaj scion de la kerno de la gepatraj lingvo kaj kulturo. 


Prezidanto Xi baldaŭ kaj unuafoje vizitos Italion. Kiel ĉinino en Italio, kion vi sentas kaj deziras?


Nia Prezidanto venos al Italio, al Romo. Ni ĉiuj, ĉi tie loĝantaj,  estas ege feliĉaj. Mi esperas, ke la vizito de Prezidanto Xi kreos kondiĉojn por pli profunda kultura kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio.


*Fotoj ĝentile donitaj de s-ino Jiang Zhonghua


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments