El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wichai Kinchong Choi: malferma kaj travidebla leĝo pri fremda investo utilas al justa kunlaboro

| 2019-03-14
Bookmark and Share


La 8-an de marto, en la Dua Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso Wang Chen faris klarigon pri la projekto de la Leĝo pri Fremda Investo. Tio vekis atenton de alilandaj financistoj. 


Wichai Kinchong Choi, supera vicprezidanto de Kasikorn-banko en Tajlando, konstatis, ke la Leĝo pri Fremda Investo protektos rajtojn kaj interesojn de fremdaj entreprenoj kaj reflektis, ke Ĉinio pli malferme kaj pli travideble plivastigos reformadon kaj pordomalfermon.


La investa medio de Ĉinio pli kaj pli maturiĝas


Wichai Kinchong Choi naskiĝis en sudorienta Azio kaj lernis merkatikon en Usono. Okupiĝinte pri financo li komencis kontaktiĝi kun Ĉinio en la 1990-aj jaroj. Speciale de post sia vicprezidantiĝo en Kasikorn-banko, li delonge respondecas pri ĉina merkato, kaj multfoje vojaĝis inter Ĉinio kaj Tajlando. Li atestis la procezon de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj la tage-post-tage perfektigitan investan medion de la lando.


La leĝo pri fremda investo emfazas instigon kaj protekton


"La ekzamenata leĝo pri fremda investo emfazas instigon kaj protekton al fremda investo." Wichai Kinchong Choi diris, ke antaŭe Ĉinio substrekis altiron de fremdaj entreprenoj kaj investoj per reduktado de impostoj. "Mi kredas, ke disvolvado de la ĉina ekonomio daŭre kondukos kaj antaŭenigos la mondan ekonomion." Ekde praktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo en 1978, Ĉinio allogis al si multe da fremda kapitalo. Ĝis la fino de 2018, en Ĉinio estis ĉirkaŭ 960 mil entreprenoj investitaj de eksterlandanoj, kaj la lando jam uzis fremdan kapitalon je pli ol 2,1 duilionoj da usonaj dolaroj.


Kasikorn-banko starigis la unuan reprezentan oficejon en Shenzhen de Ĉinio en 1994, kaj ricevis licencon de fremd-kapitala banko en 2017. Nun ĝi havas kvar filiojn kaj du reprezentajn oficejojn en Ĉinio. Kiel fakulo pri financoj, Choi, kun aliaj homoj el tajlandaj registaro, komercaj ĉambroj kaj firmaoj, ofte vojaĝas al Ĉinio por diskonigo kaj traktado pri negocoj, kaj en 2018 li pli-ol-20-foje ir-reiris inter la du landoj.


Choi diris, ke ili daŭre plifortigos kunlaboron kun Ĉinio, ĉar elektronika komerco de la lando havas grandegan influon sur Tajlandon, kaj nun ili diskutas kun Ĉinio pri reformado de elektronik-likvida sistemo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments