El Popola Ĉinio>Ekonomio>Komentoj>

Iniciatinto de 30-jara Tut-Tera Teksaĵo instigas retanojn protekti privatecon

| 2019-03-15
Bookmark and Share


La 11an de marto, la angla informadikisto Tim Berners-Lee, konata kiel “patro de Tut-Tera Teksaĵo (TTT)”renkontis ĵurnaliston en eksperimentejo de Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro. Li kritikis, ke nuntempe personaj datumoj pli kaj pli “variĝas”, kaj alvokas retanojn atente protekti personajn datumojn.


TTT, lanĉita en 1989, nun 30 jariĝis. Lastatempe multiĝas en interreto falsaĵoj, kaj ofte okazas tralikiĝo de personaj datumoj. Tio multe malĝojigis Berners-Lee. Li esprimis al ĵurnalisto, ke “vi devas tute regi vian datumon, ĉar ĝi ne estas petrolo nek varo. Vi ne devas vendi ĝin kontraŭ mono, ĉar tio estas rajto. ”


Berners-Lee diris, ke se homoj ne stariĝu kaj alfrontu la defion protekti personajn datumojn, estonteco estos terura.“Imagu, estonte via retumilo povos sekvi ĉiojn de viaj aĉetoj, do, via retumilo posedos multe pli da informoj ol Amazon.”


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments