El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang: Ni ne lasos ekonomian kreskon eliĝi el racia sfero

| 2019-03-15
Bookmark and Share

La 15an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj al la Dua Sesio de la 13a TPK.


Matene de la 15a de marto, post la fermo de la Dua Sesio de la 13a TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj en la Granda Popola Halo.


Raportisto el la brita novaĵagentejo Reuters faras demandon.


Raportisto el la brita novaĵagentejo Reuters:


Pasintjare Ĉinio alprenis serion da rimedoj por malstreĉi mon-kondiĉan indicon. Ĉijare Ĉinio plue malstreĉos tiun indicon kaj multigos investon al infrastruktura konstruado. Mi volas demandi, ĉu la ĉina ekonomio alfrontas defion pli severan ol la antaŭviditan, kaj se la ekonomia kresko daŭre malrapidiĝos, ĉu Ĉinio alprenos pli fortajn rimedojn?


La 15an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj al la Dua Sesio de la 13a TPK. Fotis Xing Guangli, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


Ĉina ĉefministro Li Keqiang:


La ĉina ekonomio ja havas novan premon pri malsupreniro. La monda ekonomio malrapidiĝas. En pli ol unu monato, kelkaj aŭtoritataj internaciaj institucioj reĝustigis siajn prognozojn pri kresko de la monda ekonomio. Ĉinio dece malaltigas sian antaŭviditan celon per ampleksa ĝustigo. Tio daŭrigas la ekonomian kreskon de la pasinta jaro, kaj montras, ke ni ne lasos la ekonomian kreskon eliri el racia sfero. Ni povas diri, ke tio signifas stabilecon por la merkato.


Estas multaj necertaj faktoroj ĉijare, kaj ni devas havi pli da preparoj. Ekzemple ĉijare ni altigas la deficitan procenton je 0,2%, malpli ol 3%, la alarma linio internacia. Ni ankaŭ povas uzi aliajn ilojn kvantan aŭ prezan, ekzemple deponaĵ-rezerva proporcio kaj interezo. En ĉiu nova okazo, ni konservos la stabilecon kaj bonan tendencon de la ĉina ekonomio, kun konsidero de nuna kaj longtempa periodoj, kaj tio estas afero tre grava. La ĉina ekonomio daŭre estas la ankro por stabiligi la mondan ekonomion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments