El Popola Ĉinio>头条新闻>

La mondo en la pasinta semajno

| 2019-03-19
Bookmark and Share


La 12-an de marto, en Karaĉio, Pakistano, modeloj prezentis vestojn de la marko Sana Safinaz dum la Pakistana Mod-Semajno. 



La 13-an de marto, por celebri la jaran Tagon de Elefanto, okazis en Ayutthaya de Tajlando diversaj aktivaĵoj. En la foto oni nutras elefanton. 



La 15-an de marto, en la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko, UN-laboranto gardis silenton omaĝe al UN-funkciuloj mortintaj pro aviadila kraŝo en Etiopio. La 10-an de marto, aviadilo de la flugkompanio Ethiopian Airlines elteriĝis el la ĉefurbo de Etiopio, Adis-Abebo, kaj kraŝis survoje al Najrobio, ĉefurbo de Kenjo. Tio kaŭzis morton de 157 pasaĝeroj kaj laborantoj, inkluzive de 21 funkciuloj de UN.



La 13-an de marto, en la urbo Lagos de Niĝerio, savantoj serĉis vunditojn post la disfalo de tri-etaĝa konstruaĵo. Laŭ raporto en la sekva tago, 18 personoj mortis kaj pli ol 60 estis savitaj.



La 16-an de marto, en Novjorko de Usono, okazis parado sur la Kvina Avenuo por festi la Tagon de Sankta Patriko.



La 15-an de marto, en la urbo Modi'ín, proksime al Jerusalemo,  homoj partoprenis en aktivaĵoj por celebri Purimon, tradicia festo de Judismo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments