【Facila Radio-programo】Kion Ĉinio faras por purigi siajn riverojn?

| 2019-03-20
Bookmark and Share


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio:


Kion Ĉinio faras por purigi siajn riverojn?


La 12an de marto, la Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Homa Ekloĝado kaj la Universitato Tongji kune publikigis la raporton "Igi Urbojn Daŭripovaj per Purigado de Malpuraj Riveroj: Spertoj de Ĉinio kaj Aliaj Landoj" en la kvara Asembleo de UN pri Medio.


Ĉinio purigas riverojn per laboro, kiu postulas teknikajn, financajn kaj administrajn rimedojn. Estas eĉ "riverestro" por kunordigi la ĝeneralan aranĝon. Tiu agado rezultis en rimarkinda pliboniĝo de la medio ĉe la rivero Suzhou, en Ŝanhajo, kiu antaŭe estis unu el la plej malpuraj riveroj en Ĉinio pro la loĝantara denseco kaj konstruaĵa multeco. La sukceso de ĝia repuriĝo rilatas al la kunlaboro inter loka registaro, sciencistoj kaj la popolo, la bona kunordigo de registaraj departementoj kaj la uzo de novaj teknikaj rimedoj.


Administri: Prizorgi la aferojn de homo aŭ de organizaĵo, ekzemple pri financoj kaj havaĵoj.

Asembleo: ĉefa interkonsiliĝa aŭ decida organo.

Departemento: fako de grava institucio.

Financo: Monaj rimedoj, pri kiuj disponas iu ŝtato aŭ privatulo; speza stato.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments