Pompas floroj en pekina printempo.

| 2019-03-22
Bookmark and Share

Miaj du plej ŝatataj sezonoj en Pekino estas printempo kaj aŭtuno, pro du kialoj: la temperaturo, nek tre varma nek tre malvarma, kaj la specifa beleco de tiuj sezonoj, printempo pro la floroj kaj aŭtuno pro la flavaj kaj ruĝaj folioj.


Floroj en Yuyuantan-parko


Antaŭe mi kutimis taksi aŭtunon kiel mia sezono plej ŝatata, ŝajne ĉar mi estis impresita pri la belecoj de tiom da flavaj ginkaj folioj ĉe pekinaj stratoj kaj ankaŭ en parkoj. Tio profunde markis mian alvenon en Ĉinio, en 2015, kaj miajn unuajn promenojn en la urbo: al Beihai-parko kaj poste al Somera Palaco, dum miaj unuaj semajnfinoj en Pekino.


Floroj plibeligas Yuyuantan-parkon


Post kelkaj jaroj loĝanta en Pekino, mi daŭre ŝatas la belecon de pekina aŭtuno, sed preferas printempon. La ĉefa kialo estas tio, ke en aŭtuno verdo ekmalabundas, kreskaĵoj sekiĝas kaj tio kreas pejzaĝon tristan por la vintro. Printempo, male, por mi fariĝis celebrado de la vivo, ĉar en tiu sezono mi proprokule vidas la miraklon de natura renaskiĝo: plantoj ekverdiĝas, floroj pompas ĉie, multego da herboj kreskas el grundo kiu ŝajnis senviva. Estas la plej bona sezono por vidi florojn kaj admiri la forton de la naturo, kiu al ni donacas tiun belan spektaklon.


Bela floro en Yuyuantan-parko


Mi naskiĝis kaj kreskis en loko kie la diferenco inter sezonoj de la jaro ne estas tiom rimarkinda kiel ĉi tie, kaj ĉar kelkaj floroj floras dum nur mallonga tempo, necesas ofte reveni al la parkoj por esti sukcesa kapti la belecon de tiu ĉi sezono: ĉiusemajne floras novaj, malsamaj specoj de floroj.


Floroj en la Ĉiela Altaro


Pasintsemajne mi estis informita pri ekflorado de prunfloroj en Yuyuantan, parko fama pro siaj sakuroj, kie tamen troviĝas pluraj aliaj belaj floroj. La plej bona epoko por vidi sakurojn kutime estas fine de marto kaj komence de aprilo, kiam la parko fariĝas homplena, sed prunfloroj ekfloras pli frue. Ĉar tiu parko estas proksime de mia laborejo, mi decidis profiti tagmanĝan paŭzon por iri tien kaj faris belajn fotojn, kiuj inspiris min viziti aliajn lokojn.


Unu el la multaj belaj pejzaĝoj de la Botanika Ĝardeno de Pekino


Oni diris al mi, ke ĉe la Luna Altaro, alia loko proksime al mia laborejo, ankaŭ troviĝas belaj prunfloroj. Mi iris tien kaj konstatis, ke ja estas kelkaj belaj arboj kun multaj floroj, tamen iliaj subaj branĉoj estas forhakitaj pro la manko de spaco, do tiu loko ne estas oportuna por fotiĝi ĉe prunfloroj. Aliflanke, ĝi havas apartan belecon pro tio, ke divers-specaj floroj miksiĝas en la ĝardeno. La beleco de Yuyuantan, tamen, estas nesuperebla en tiu ĉi epoko de la jaro, speciale dum florado de sakuroj, kiam la nombro de turistoj tie multobliĝas.


Homoj fotas kaj admiras la florojn en la Botanika Ĝardeno de Pekino


Inspirita de tiuj du spertoj, mi decidis iri al la botanika ĝardeno dum semajnfino, ĉar ĝi estas la plej rekomendinda loko por florŝatantoj, sed mi konstatis ke plejparto de la prunarboj en ilia prunflora ĝardeno ankoraŭ ne estis florantaj sed florontaj. Proksime al la orienta pordego, tamen, mi trovis belajn prunflorojn ĉe la lago kaj sukcesis fari belajn fotojn. Ŝajnas al mi ke, eble pro temperaturo, en la botanika ĝardeno florado iom malfruiĝas kompare kun Yuyuantan, kiu troviĝas en la urbocentro. Eĉ tiel estis agrabla tago kaj mi tre ŝatis reveni al la botanika ĝardeno post longa tempo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments