El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britio oficiale proponis al EU malfruigon de briteliro

| 2019-03-22
Bookmark and Share


Brita ĉefministro Theresa May deklaris, ke ŝi skribis al la prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk por malfruigi briteliron al la 30a de junio. Dume ŝi pritraktas la trian voĉdonon pri la interkonsento de briteliro.


Jeremy Corbyn, estro de Brita Laborista Partio, diris, ke la faro de ĉefministro gvidas Brition al ĥaoso kaj krizo.


Rimarkinde, ĉu briteliro finfine malfruiĝos dependas de la sinteno de aliaj membroj de Eŭropa Unio. La 21an de marto EU okazigas kunvenon por diskuti aferojn rilate al briteliro.


Eŭropa Komisiono antaŭe deklaris, ke ĝi estas kun “malferma sinteno”pri la malfruigo de briteliro, tamen Britio devas klarigi la celon kaj la kialon de la malfruigo.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments