El Popola Ĉinio>头条新闻>

60-jara ŝanĝo de Kesong-komunumo en Tibeto

| 2019-03-22
Bookmark and Share

Kesong-komunumo apartenas al Changzhu-urbeto, Shannan-urbo, Tibeto. Ĝi estas la unua vilaĝo, kiu partoprenis demokratian reformon en Tibeto.


La 18an de marto en Kesong-komunumo de Shannan-urbo en Tibeto, sidante ĉirkaŭ 72-jara Suolang Duoji en lia korto kaj gustumante buterteon, ni aŭskultis lian rakonton pri demokratia reformo en Tibeto antaŭ 60 jaroj, kaj imagis la scenon pri premado de la senjoro Suokang Wangqing Gele al servutuloj en malnova Tibeto.


Tapiŝo kun potala-palaca desegno en domo de tibetano


"Mi fariĝis Chaba (kamparano tibetlingve) kiam mi estis 8-jara. Niaj taskoj estis kultivi la teron de la senjoro. Tamen la taskoj neniam finiĝis. Mi pensis, ke mi neniam finplenumus la taskojn, eĉ dum la tuta vivo," diris Suolang.


72-jara maljunulo Suolang Duoji


Antaŭ la demokratia reformo, Kesong-komunumo estis nomita kiel Kesong-bieno. Ĝi estis unu el la ses bienoj de Suokang en Shannan. En majo 1959, Kesong la unua okazigis demokratian reformon, gviditan de la labor-komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en Tibeto. Ĝi starigis la historie unuan partian filion, kaj fariĝis la unua vilaĝo de demokratia reformo de Tibeto.


Dawa, edzino de Suolang Duoji


Ĉijare estas 60a datreveno de demokratia reformo de Tibeto, kaj grandaj ŝanĝoj okazis en la komunumo dum tiu procezo. Pasintjare la pokapa disponebla enspezo tie kalkuliĝis al 19735,5 juanoj.


Strato en Kesong-komunumo


La familio de Suolang havas kooperativon pri mebloj, kun jara enspezo de pli ol 600 mil juanoj. Kun subteno de ŝtata politiko, emancipiĝo de penso kaj diligenteco, multaj tibetanoj, samkiel Suolang, riĉiĝas kaj samtempe helpas aliajn altigi enspezojn per prilaborado, fabrikado kaj laŭkontrakta laborado.


Post ceremonio por komenci terkulturon, la agro kultivota en Kesong-komunumo


"Ni scias, de kie venas la favoro, kaj kien ĝi iras," diris Suolang. La maljunulo neniam havos la senton, ke li neniam povos finpagi la ŝuldon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments