El Popola Ĉinio>头条新闻>

Amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Monako

| 2019-03-25
Bookmark and Share

Invitite de Albert Alexandre Louis Pierre Grimaldi, ŝtatestro de Monako, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vizitis Monakon en la 24a de marto. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Monako post establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.



Xi Jinping diris, ke kvankam Ĉinio kaj Monako estas malproksimaj unu de la alia, kaj havas malsamajn statojn de la lando, tamen la du landoj persistis en reciproka respekto, egaleca traktado kaj komuna venko, tial la dulandaj rilatoj bone disvolviĝis. Retrorigardinte la pasintecon oni facile rimarkis, ke la interŝanĝo de Ĉinio kaj Monako estas kunlabora modelo inter la evoluintaj landoj kaj la evoluantaj. 


Monako estas mondfama turisma celoko. Xi Jinping alte taksis ĝian disvolviĝon de mediprotekto kaj verda evoluado. Li esperis profundigi la dulandajn kunlaborojn en la kampoj de la iniciato "La Zono kaj Vojo", mediprotekto, klimata ŝanĝiĝo, pura energifonto kaj tiel plu.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments