El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Romo la fotoekspozicio "Urboj kaj urbanoj -- konu Ĉinion per bildoj"

| 2019-03-26
Bookmark and Share

La 22-an de marto, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en Italio, en Romo inaŭguriĝis la fotoekspozicio "Urboj kaj urbanoj -- konu Ĉinion per bildoj". 


Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. La ĉi-foja ekspozicio, kun pli ol 200 bildoj, per modernaj teknikoj kaj konkretaj modeloj, montris la disvolvadon kaj ŝanĝiĝojn de ĉinaj urboj kun reprezentiveco kaj entuziasmo de ĉinoj, kiuj klopodis por realigi sian revon.


Al la inaŭgura ceremonio ĉeestis pli ol 200 homoj, inkluzive de Jiang Jianguo, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Dorina Bianchi, eksa vicministro de la Ministerio pri Kultur-Heredaĵaj Agadoj kaj Turismo de Italio, Alberto Bradanini, eksa ambasadoro de Italio en Ĉinio kaj prezidanto de Itala Esplor-centro pri Nuna Ĉinio, Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj aliaj ĉinaj kaj italaj invititoj el la rondoj de kulturo, arto, dezajno kaj amaskomunikilo. 


Ĉinaj kaj italaj invititoj tondas rubandon por la inaŭguro de la ekspozicio.



Dorina Bianchi diris, ke en la lastaj jaroj italoj donis pli multan atenton al Ĉinio kaj la ekspozicio helpas al ili pli bone koni Ĉinion. Ŝi esperas, ke la ĉi-foja vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping puŝos dulandajn kunlaborojn al nova ŝtupo.


En la ekspozicio.


En la ekspozicio.


En la ekspozicio estas LED-ekrano, kiu montras la panoraman bildon pri Ŝanhajo. La bildo grandigeblas kaj malgrandigeblas per fingr-tuŝo de la ekrano, tiel vizitantoj povas sperti la detalan belecon de Ŝanhajo, ekonomia centro de Ĉinio. Krom spertado de la beleco de Ŝanhajo, oni ankaŭ povas foti kaj skani du-dimensian kodon por daŭre sperti kaj dividi per poŝtelefono hejme. 


En la bildo de Ŝanhajo, itala maljunulo trovis la lokon, kie li laboris en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj preskaŭ ploris pro emocio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments