El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Olga Ŝiliaeva reĝisoros la kongresan de temon de ĉijara UK

| 2019-04-01
Bookmark and Share

Olga Ŝiliaeva, reĝisoro de la kongresa temo de Lahtia UK


La Estraro de UEA elektis Olgan Ŝiliaevan kiel reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (20-27 de julio 2019). La temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo".

 

Olga estis elektita interalie pro sia faka scio pri la rilatoj inter natura kaj lingva diversecoj, kongrua kono por laboroj ĉirkaŭ la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kiel deklarite de UNESKO. Laŭ profesio Olga estas ekonomikisto kaj universitata instruistino en Rusio. En la movado ŝi estis komisiito de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado, verkis kaj tradukis en Esperanto pri Ekonomiko kaj aliaj fakoj kaj laboris ankaŭ por la kultura kampo: en pluraj eventoj ŝi organizis lingvajn kaj poeziajn programerojn kaj gvidis intru- kaj trejnsesiojn; en 2013 ŝi estis premiita en la filmkonkurso Esperanto-12! 5 kaj en 2014 en la filmkonkurso Teo kaj Amo, de kiu fine ŝi fariĝis kunorganizanto. La reĝisoro de la kongresa temo planas ĝian traktadon dum la UK kaj eventuale serĉas kontribuontojn. Komentojn, ideojn kaj proponojn pri la traktado de la temo oni povos sendi al Olga per la retadreso lelka_shilyaeva@mail.ru.


Pliajn detalojn pri la kongresa temo oni povas trovi en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 764 (2018-11-02): uea.org/gk/764a1.


Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, ne maltrafu la duan favorprezan periodon por pagitaj aliĝoj ĝis la 31-a de marto 2019: https://uea.org/kongresoj/alighilo.


El Gazetara Komuniko de UEA

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments