【Facila Radio-programo】Du ĉinaj romanoj estas inter la plej disvenditaj en Britio

| 2019-04-02
Bookmark and Share

   


La brita tagĵurnalo The Guardian menciis sep tradukitajn novelojn, interalie du el Ĉinio: La Tri-korpa Problemo, de Liu Cixin, kaj Legendoj de la Kondor-Herooj, de Jin Yong". En la pasintaj 18 jaroj, la vendado de tradukitaj noveloj en la brita libromerkato multe kreskis.


Anna Holmwood, kiu entreprenas pri angligo de fremdaj noveloj, opinias, ke la eldon-merkato de Britio estis konsiderata konservativa, kaj laŭ britaj eldonistoj la verkoj el aliaj landoj ne havis grandan esperon de sukceso. Ŝi malkonsentas: "Fakte ni ne devas kulpigi la legantojn pri la problemo. Sukcesa disvendado de la verkoj de Jin Yong kaj Liu Cixin en la brita merkato montras al ni, ke niaj legantoj volas legi novajn librojn kaj ili estas malfermaj al novaj rakontoj kaj medioj. Mi pensas, ke la britaj eldonistoj estas tre konservativaj, kaj iuj devas havi kuraĝon rekomendi novajn aferojn. La britaj legantoj estas pli malfermaj ol tiuj en multaj aliaj landoj, ĉar ili vivas en socio tre diverseca."


Eldoni: Publikigi kaj aranĝi la vendadon de verko.

Entrepreni: Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin.

Legendo: Rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.

Merkato: La tuto de propono k postulo rilate al iu varo aŭ grupo de varoj.

Novelo: Mallonga verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero kaj simile.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments