El Popola Ĉinio>头条新闻>

Slovakio havas sian unuan prezidentinon

| 2019-04-02
Bookmark and Share


Laŭ la statistikoj de Slovakio, advokatino Zuzana Čaputová, novulo en politika rondo, elektiĝis kiel la unua prezidentino de la lando.


En la duaronda voĉdono por elekti prezidenton, okazinta en la 30a de marto, Zuzana Čaputová akiris 58.4% de voĉdonoj, la alia kandidato ricevis 41.6%. 


Zuzana Čaputová aĝas 45 jarojn. Kiel advokato, ŝi sukcese haltigis entreprenon starigi rubaĵan enterigejon en Pezinok, ŝia hejmloko. Ŝi kontraŭas al popolismo kaj subtenas Eŭropan Union.


Sciinte sian elektiĝon, Zuzana Čaputová dankis siajn subtenantojn el ĉiuj ĉefaj malplimultaj grupoj en Slovakio per la lingvoj slovaka, hungara, ĉeĥa kaj aliaj. "Mi ĝojas ne nur pro la rezulto," ŝi diris, "pli grave estas, (la rezulto pruvas) ke ni povas ne kapitulaci antaŭ popolismo, ni povas diri la veron kaj altiri la publikon sen uzi ofendajn vortojn."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments