El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiujn ŝancojn 5G alpostos al interreto?

| 2019-04-02
Bookmark and Share


Ekkonstruiĝas 5G-stacioj, dense publikiĝas 5G-poŝtelefonoj, realiĝis la unua 5G-komuniko en Ŝanhajo... Alproksimiĝas epoko de 5G. La 30an de marto, en la 2019-a Ĉina (Shenzhen-a) Pintkunveno de IT-gvidantoj, spertuloj esprimis siajn perspektivojn pri la ŝancoj alportotaj de 5G.


Xu Fanlei, esplor-direktoro de iResearch, opinias ke en la epoko de 5G, pli kaj pli da ekranoj aperos en nia vivo, la hom-komputila interfaco etendiĝos de saĝtelefono al hejmo, veturilo, vesteblaj aparatoj ktp.. Kvankam la kresko de retanoj malrapidiĝas, tamen homoj havas pli da ŝancoj tuŝi ekranojn, kaj retanoj havas pli diversajn strukturojn, kiuj influos la komercan modelon de estontaj interretaj servoj.


Pri la ŝanĝo de komerca modelo, Sun Mengzi, vic-direktoro de grupo pri datuma analizo, opinias ke reklama merkato evidente ŝanĝiĝos. Nun, interreta merkatiko baziĝas sur algoritmo de artefarita intelekto por analizi la datumon pri foliumado de uzantoj kaj plurfoje sendas similan enhavon al specifaj uzantoj. Laŭ Sun, estonte, pro populariĝo de saĝaparatoj, la influo de reta reklamado multe kreskos, kaj tradicia reklamado eble ŝanĝiĝos.


Iuj teknikaj malfacilaĵoj en epoko de 4G povos fariĝi “ekscitaj punktoj”de la industrio. Liu Xingliang, direktoro de Datena Centro de Ĉina Interreto opinias, ke la mallonga prokrasto de 5G povas okazigi novan industrian ŝancon.


Ekzemple en la kampo de aŭtomata veturado, la reaga rapideco foje determinas la sekurecon de veturado. Uzante 5G-teknologion, aŭtomata veturilo povas pli rapide reagi al obstakloj. Krome, la vertiĝo de VR parte venas de la prokrasteco, apliko de 5G mallongigos la prokraston de VR-aparatoj de monitorado ĝis reflektado en la vidkampo de homo, kaj tio espereble reduktos vertiĝon.


Tamen, spertuloj ankaŭ esprimis, ke tiuj interretaj ŝanĝoj eble ne efektiviĝos baldaŭ. Wang Jiping, vicdirektoro de datumkonsulta kompanio, diris, ke nuntempe la nombro de 5G-stacioj ne sufiĉas por subteni la populariĝon de 5G-apliko, kaj la komerca modelo de 5G ankoraŭ ne estas matura. Rilata industrio bezonas trankvilecon kaj evitas troigan laŭdon.


“Ni bezonas atendi trankvile la profiton de 5G”, diris Xu Fanlei.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments