El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis riparado de Leshan-a Giganta Budho

| 2019-04-03
Bookmark and Share

Inĝenieroj de Kultur-Protekta Centro de Instituto de Ĉina Fervojo en Nordokcidento metas sondilon en la ŝtonon de giganta budho. (Fotita en la 17a de marto)


La Leshan-a Giganta Budho troviĝas proksime al la urbo Leshan en la ĉina provinco Sichuan, kie tri riveroj kunfluiĝas. Ĝi estas la plej granda ŝtona statuo de Budho en la mondo, konstruita dum ĉirkaŭ 90 jaroj en la dinastio Tang (618-907). La leshan-a giganta budho en la pejzaĝejo Emei-monto estas kultura kaj natura heredaĵo de UNESKO.


Inĝeniero Sun (maldekstre) dum kontrolado de la datumoj el la sondilo. (Fotita en la 18a de marto)


La 1an de aprilo, post duonjara riparado kaj esplorado pri la damaĝita parto, la giganta budho estis malkovrita. La galeria vojo kaj la rigardejo ĉe budha piedo estis remalfermitaj.


Riparistoj purigas la ŝtonon de budho. (Fotita en la 17a de marto)


Riparisto malkonstruas skafaldon. (Fotita en la 19a de marto)


La 1an de aprilo, galeria vojo de la vidindejo giganta budha estis remalfermita por turistoj.


Jen kunmetita foto: maldekstre estas la giganta budho antaŭ riparado (fotita de flugroboto en la 4a de oktobro 2018); dekstre estas la giganta budho post riparado (fotita de flugroboto en la 29a de marto, 2019).


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments