El Popola Ĉinio>头条新闻>

EU avertis Brition: malmola Briteliro apenaŭ eviteblas

| 2019-04-04
Bookmark and Share


Ne! Ne! Ne! La Brita Parlamento, kiu falis en la embaraso de Briteliro, montras al mondo la kapablon diri "ne". Vespere de la 1a de aprilo, la Malsupera Ĉambro de Brita Parlamento denove faris "indikan voĉdonon" pri alternativaj planoj de Briteliro, ĉiuj kvar planoj estis malakceptitaj. La interkonsentoj pri Briteliro gvidataj de ĉefministro Teresa May jam estas trifoje malakceptitaj, samkiel ĉiuj alternativaj planoj proponitaj de la parlamento. Laŭ plano, la 29a de marto estis la dato de oficiala eliro de Britio el EU, tamen, laŭ peto de la brita registaro, tiu dato estis prokrastita ĝis la 12a de aprilo. La limdato alproksimiĝas, sed ankoraŭ ne ekzistas espero pri solvo de la embaraso. Dum la lastaj du jaroj, Britio preskaŭ dediĉis sian tutan politikan energion al la traktado pri Briteliro, sen granda atingo, nur senfina kverelo kaj sinsekvaj malakceptoj.


"Kreskas la ebleco de Briteliro sen interkonsento", laŭ la novaĵagentejo Agence France-Presse, en la 2-a de aprilo la ĉefa intertraktisto de EU pri Briteliro, Michel Barnier, donis averton pri britelira embaraso. Barnier ankaŭ klarigis, ke se Britio ne aprobos interkonsenton dum la venontaj tagoj, tiam nur restos du elektoj: Briteliro sen interkonsento, aŭ peto de prokrastigo de britelira limdato.


"Apenaŭ eviteblas la malmola Briteliro", rekte avertis Guy Verhofstadt, ĉefa reprezentanto de Eŭropa Parlamento pri traktado de Briteliro kaj eks-ĉefministro de Belgio, en la 2-a de aprilo. Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, diris: "Ni multe paciencas al britaj amikoj, tamen la pacienco iom post iom malaperas." Laŭ franca prezidanto Macron, se Britio ne trovos solvon, ĝi efektive elektos seninterkonsentan Briteliron, "ni ne povas ĉesigi tiun malsukceson."


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments