El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Zono kaj Vojo" malfermas novan ĉapitron por srilanka fervojo

| 2019-04-10
Bookmark and Share

Stacio Beliatta, suda Srilanko


Fervoja ponto de plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko


Trajno veturas inter montaro, arbaro kaj maro, sur vojo ĉirkaŭita de verdaĵoj. Trajno ne nur estas ĉiutaga veturmaniero de srilankanoj, sed ankaŭ grava veturilo por turismo en tiu sudazia insula lando. Tamen, ekde sia sendependiĝo en 1948, Srilanko ne konstruis novan fervojon ĝis la 8-a de aprilo 2019. 


Matara-stacio, komencpunkto de la plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko


Matene de tiu tago, sur la ĵus finkonstruita plilongigita linio de la suda fervojo, speciala trajno malrapide eliris el la stacio Matara, kaj tiel la plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko, konstruita de ĉina kompanio, oficiale malfermiĝis. Kiel la unua fervoja projekto inter Srilanko kaj Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĝi malfermis novan ĉapitron por srilanka fervojo.


En la 5a de aprilo, en la stacio Beliatta de suda fervojo de Srilanko, laboristoj ripozis.


Stacio Beliatta en suda Srilanko


En la 5a de aprilo, en stacio de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko, laboristo purigis la kajon antaŭ ĝia inaŭguro.


Fervoja ponto de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko


Tunelo de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko


La 8an de aprilo, en la stacio Matara, trajno veturonta al Beliatta


En la 8a de aprilo, lokanoj atendis trajnon en la stacio Matara.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments