El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: Fondiĝo de Ĉin-Afrika Instituto estas grava paŝo por antaŭenigi kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Afriko

| 2019-04-10
Bookmark and Share

En la 9a de aprilo, okazis fondiĝa ceremonio de Ĉin-Afrika Instituto en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratul-leteron al la ceremonio.


Xi montris, ke la mondo hodiaŭ alfrontas grandan ŝanĝon. Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, kaj Afriko estas la kontinento kie troviĝas la plej multaj evoluantaj landoj, la amikeco inter la du popoloj daŭras longe. En la nova situacio, Ĉinio kaj Afriko profundigas la tradician amikecon, interŝanĝon kaj kunlaboron, kaj antaŭenigas kulturan interkomprenon. Tio ne nur feliĉigas la popolojn de Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ multe kontribuas por la paco kaj evoluo de la mondo.


Prezidanto Xi esprimis, ke en la pekina pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, okazinta en 2018, Ĉinio kaj Afriko decidis konstrui pli intiman ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco kaj realigi la “ok agadojn”pri ĉin-afrika kunlaboro. Fondiĝo de Ĉin-Afrika Instituto estas grava ago por kultura interŝanĝo. Li esperas, ke Ĉin-Afrika Instituto kolektos akademiajn rimedojn de Ĉinio kaj Afriko, profundigos interkomprenon kaj amikecon inter ĉinoj kaj afrikanoj, kolektos ideojn kaj sugestojn por la kunlaboro inter Ĉinio, Afriko kaj aliaj flankoj, kaj klopodos por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko, kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments