El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laosa oficisto: Sen la vojo konstruita de ĉina kompanio, ni veturus nur per ŝipo

| 2019-04-11
Bookmark and Share


La hidroelektra centralo Nam Tha 1, estas la unua eksterlanda hidroelektra projekto de la kompanio Ĉina Suda Elektra Krado, laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo". Situante sur la rivero Nam Tha en Bokeo-provinco de norda Laoso, la hidroelektra centralo, ekde sia ekfunkciiĝo oktobre de la pasinta jaro, produktas elektron je 759 milionoj da kilovatoj hore en ĉiu jaro. Tio multe akcelis lokajn produktadon kaj ekonomian progreson.



En 2018, por la konstruado de la centralo, Ĉina Suda Elektra Krado konstruis 11 loĝkvartalojn por 1735 familioj de 37 vilaĝoj en la provincoj Bokeo kaj Louang Namtha.


Chuan Peng (prononce), estro de Banyabanpeng-vilaĝo (prononce), diris ke la konstruado de novaj vilaĝoj multe plibonigis lokajn kondiĉojn pri higieno, edukado kaj transportado. 


La kompanio konstruis ankaŭ aŭtovojon ĉirkaŭ la elektrejo. En februaro, ĝi konstruis vojon inter la elektrejo kaj la vilaĝo Hanan (prononce), kies loĝantoj veturis per ŝipo antaŭe.


Raportisto de Xinhua-novaĵagentejo rimarkis, ke duono da laborantoj en la centra reg-ĉambro estas lokanoj. Vilaisa (prononce), 23-jara laosano, kiu iam lernis pri funkciado kaj administrado de hidroelektra centralo en ĉina instituto pri teknologio en Kaifeng-urbo de Henan-provinco, nun jam adaptiĝis al la vivo kaj laboro en la centralo, kaj volas longtempe loĝadi proksime al ĝi. 



Laŭ Xu Chenghong, vicĝenerala direktoro de la kompanio Ĉina Suda Elektra Krado en Nam Tha de Laoso, en 2018, la kompanio ĵetis 40 mil fiŝojn en lokan akvujon kaj daŭre faros tion laŭ ekologia postulo de la akvujo.


Sciinte pri tio, ke la kondiĉoj de la mezlernejo Nongka (prononce) en iu nova vilaĝo estas simpla kaj kruda, la kompanio alvokis siajn laborantojn donaci monon kaj materialojn. Laosa oficisto Kate (prononce), kiu respondecis pri akcepto de la donacoj, diris kun emocio, ke "Sen vojo konstruita de ĉina kompanio ni veturus nur per ŝipo; sen nova lernejo konstruita de ĉina kompanio, niaj lernantoj restus en kruda lernejo kaj suferus pro vento kaj pluvo. Ĉina kompanio ŝanĝis tion kaj ni bonvenigas ĉinajn kompaniojn."


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments