Okazis en Shenzhen la Dua Muzikfestivalo “La Zono kaj Vojo”

| 2019-04-15
Bookmark and Share

Shenzhen denove impresis min per altnivela muzikfestivalo kun partopreno de elstaraj muzikistoj de la tuta mondo. Fokusante en la kultura diverseco de la landoj laŭ la iama Silka Vojo, la ĉijara festivalo stimulis interesan muzikan dialogon inter la klasika, la folklora kaj la populara muzikoj. Tio estis evidenta jam en la unua koncerto, kiu komencis per improviza muziko fare de usona ĵaz-trumpetisto, kaj sekve iom post iom invititaj gastoj el malsamaj landoj kaj muzikaj tradicioj venis al la podio por sin prezenti kune kun la Sinfonia Orkestro de Shenzhen, inter ili kantistoj de Kantona Opero, emsemblo kiu ludas tradiciajn bambuajn instrumentojn de Vjetnamio, grupo de folklora muziko de Kartvelio kaj ludisto de rebabo el Kataro. La juna talentulo Alma Deutscher ne nur ludis du el siaj muzikaj verkoj, sed ankaŭ improvizis surbaze de ĉina tradicia kanzono prezentita al ŝi sur la podia. En la fina parto de la koncerto, tri korusoj kunkantis, kun akompano de orkestro, Spurojn, la tem-kanzono de la festivalo, inspirita de la ĉina iniciato “La Zono kaj Vojo”.


Trumpetisto improvizas komence de la koncerto


Kantistinoj de Kantona Opero sin prezentas dum la koncerto


“Tiu ĉi festivalo estas mirinda! Ĉiuj volas muziki ĉi tie”, deklaris Surya, muzikestro de indonezia gamelana orkestro. Li opinias ke Shenzhen-a Internacia Muzikfestivalo “La Zono kaj Vojo” famiĝas en multaj landoj: "Ankaŭ en Sud-Koreio mi aŭdis pri tiu ĉi festivalo". Han Wangxi, direktoro de la Informa Oficejo de Shenzhen-a registaro, klarigis la kialon de tiu sukceso: la organizantoj respektas la kulturan diversecon kaj ŝatas aŭskulti la opiniojn de la muzikistoj, kiuj mem elektas la repertuaron. “Ni estas kapmalfermaj. Ni bonvenigas muzikon el la tuta mondo kaj elektas la artistojn kiuj plej elstare sukcesas kapti homan kulturan esencon”.


Sergio Sandi, pianisto el Kostariko


Artistoj intervjuitaj de El Popola Ĉinio konfirmis la vortojn de s-ro Han: ili libere elektis la repertuaron kaj la organizantoj de la festivalo entuziasme reagis al iliaj sugestoj, do ili mem povis elekti kiel plej bone prezenti sian nacian kulturon al la publiko. Kartvelia polifonia kantistaro Geo Folk Tour faris eĉ pli: ili adaptis tradician ĉinan kanzonon kaj ĝin kantis en la kartvela polifonia stilo, ricevante entuziasman aplaŭdon de la publiko, kiu sukcesis rekoni la kanton.


La 14-jara talentulino Alma Deutscher ludas unu el siaj propraj verkoj


Shenzhen denove surprizigis la mondon per elstara muzika festivalo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments