El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio okupas monde la unuan lokon en nombro de retkursoj kaj ilia aplikado

| 2019-04-17
Bookmark and Share

Lastatempe Ĉina Ministerio pri Edukado diskonigis, ke la nombro de malfermaj retkursoj kalkuliĝis al pli ol 12 000, kaj pli ol 200 milionoj da lernantoj/fojoj ĉeestis la kursojn. Pro tio, Ĉinio okupas monde la unuan lokon en nombro de retkursoj kaj ilia aplikado.


En la 9a kaj 10a de aprilo en Pekino okazis Ĉina Konferenco pri Malfermaj Retkursoj. Deklaro pri Agado de Malfermaj Retkursoj de Ĉinio, publikigita en la konferenco, bildigis la estontecon de malferma retkursaro en Ĉinio.


Danke al la interreto, lernemuloj en diversaj lokoj povas eniri bonkvalitajn kursojn. 


Antaŭ ses jaroj Ĉinio komencis disvolvi retkursaron. Antaŭ unu jaro la Ministerio pri Edukado agnoskis 490 bonkvalitajn retkursojn. Ĉi-jare la ministerio rekonis 801 aliajn... La retkursaro disvolviĝis de nulo kaj pligrandiĝas. Nun troviĝas en Ĉinio 12 500 retkursoj kun pli ol 200 milionoj da lernantoj/fojoj, inter kiuj 65 milionoj ricevis stud-poentojn.



Element-lernejano el malproksima montaro en Yunnan-provinco finis preskaŭ dek retkursojn pri paleografio kaj aliaj; emeritiĝinte, 87-jarulo komencis uzi komputilon kaj interesiĝis pri retkursoj de medicino, dietiko kaj aliaj.


Por sendi memoraĵojn al la dek plej bonaj lernantoj en retkurso, Weng Kai, vicprofesoro de Kolegio pri Komputora Scienco kaj Teknologio sub Zhejiang-Universitato, ekkonis, ke lernanto, kiu ĉiutage interagas kun li, loĝas en malproksima montaro, kie eĉ ekspresa poŝtaĵo estas neatingebla.


Poŝtaĵo ne povas atingi ĉiujn angulojn, tamen scioj povas en palpebruma daŭro. Weng diris: "Nun mi konas la kapablon de la interreto. Pro la interreto, bonkvalitaj lern-resursoj rapide kaj bonpreze disvastiĝas al ĉiuj anguloj de la lando."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments