El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Aŭstralio: "La Zono kaj Vojo" estas dialogo inter Ĉinio kaj la mondo

| 2019-04-17
Bookmark and Share

Robert John Carr


Robert John Carr, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Aŭstralio kaj direktoro de Instituto pri Aŭstrali-Ĉinaj Rilatoj sub Universitato de Teknologio en Sidnejo, diris en intervjuo al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, kaj alportos ŝancojn al aliaj evoluantaj landoj.


"La iniciato povas esti konsiderata kiel dialogo inter Ĉinio kaj la mondo. Ĉinio diris al la mondo 'ni parolu pri kiel kune antaŭenpuŝi la mondan ekonomion'." Robert John Carr rimarkigis, ke "administra mekanismo por kunlaboraj projektoj de 'La Zono kaj Vojo' povas imiti tiun de Azia Infrastruktura Investa Banko. Se ĝi estos sufiĉe travidebla kaj multflanka, la iniciato 'La Zono kaj Vojo' certe sukcesos."


Laŭ li, la iniciato "La Zono kaj Vojo" kontribuas por ke aliaj evoluantaj landoj dividu ĉinajn rimedojn kaj spertojn pri konstruado de grandaj infrastrukturoj kaj havu ŝancojn. En ĉi tiu senco, la koncepto de la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas pozitiva. 


Krome, li esperas, ke la konstruado de "La Zono kaj Vojo" estos pli travidebla en la procezo de antaŭenigo, kaj alportos pli da ŝancoj kaj avantaĝoj al investantoj de aliaj landoj. Li esperas ankaŭ, ke privataj entreprenoj povos partopreni en kunlaboraj projektoj, kiel konstruado de flughavenoj, fervojoj, aŭtovojoj ktp..


En la kuranta monato en Pekino okazos La 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Robert John Carr opinias, ke la koncepto de "La Zono kaj Vojo" estas ambicia, kaj por efektivigi ĝin oni devas fari serion da kunlaboroj."


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments