【Facila Radio-programo】​Brulis la fama katedralo Nia-Sinjorino de Parizo

| 2019-04-17
Bookmark and Share

   

 

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Brulis la fama katedralo Nia-Sinjorino de Parizo


Fajro detruis grandan parton de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, vespere de la 15-a de aprilo. Bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, kaj ĝiaj du famaj ortangulaj turoj daŭre staras. Fajroestingistoj sukcesis estingi la fajron post kelkaj horoj. La turpinto de la katedralo rompiĝis en fajro kaj fumo.


Laŭ franca prezidanto Emmanuel Macron, “la plej granda malbono estis evitita. Li gratulis la fajroestingistoj pro ilia bona laboro. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la incendio, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro estas ankoraŭ nekonata. Fajroestingisto diris, ke la fajro eble rilatas al riparado en la katedralo. Macron ege bedaŭris la damaĝon kaŭzitan de la incendio, kaj deziras okazigi internacian monkolektadon por rekonstrui la katedralon.


Fajroestingisto: ano de speciala taĉmento, kies tasko estas batali kontraŭ fajregoj.

Katedralo: episkopa preĝejo.

Ortangulo: kvarangulo kun ĉiu angulo 90-grada.

Turpinto: Konstrusupraĵo, en formo de pli-malpli akuta konuso aŭ piramido, kiu kronas turon.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments