El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pretiĝas nova forumo por UEA-membroj

| 2019-04-18
Bookmark and Share


Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko n-ro 769 (la 4-an de decembro 2018) krei novan retan kunlaborejon por nia membraro, alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la amendita limdato, la 18-a de februaro. Post intensaj diskutoj kaj analizoj pri la bonegaj kvar proponoj, la Estraro decidis favore al la propono de la brita esperantisto Tim Owen, kreinto de la nova retejo de UEA uea.facila (vidu Gazetaran Komunikon n-ro 780) kaj kunaŭtoro de la nova lernolibro pri Esperanto por anglalingvanoj Complete Esperanto.


Origine ni planis lanĉon de la nova forumo jam post unu monato da laboro. Tamen intertempe Tim Owen proponis al Emiljo Cid, la estrarano pri informado, aldoni pliajn funkciojn, elektitajn el inter la plej utilaj kaj modernaj rimedoj nun uzataj en bonaj retejoj. Tiujn aldonajn funkciojn li pretas prilabori volontule. UEA konsentis pri tiuj aldonaj proponoj kaj rezulte la lanĉo de la forumo estas nun antaŭvidata por la komenco de majo.


La nova forumo estos tute moderna. Eblos uzi ĝin egale per poŝtelefonoj kiel per komputiloj, registriĝi kaj ensaluti per Facebook, Google kaj Twitter, 'ŝati' kaj 'malŝati' afiŝojn, kio servas por montri per poentoj la plej bonajn komentojn kaj afiŝintojn, kaj multe pli. Ĝi estos grava paŝo en la ĝenerala administra modernigo de UEA, kiu restas prioritata por la nuna Estraro.


El Gazetara Komuniko de UEA

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments