El Popola Ĉinio>头条新闻>

Israelaj esploristoj kreis la unuan "kompletan" 3D-presitan koron

| 2019-04-18
Bookmark and Share


La 15-an de aprilo, esploristoj de la Universitato de Tel-Avivo en Israelo anoncis, ke ili sukcese 3D-presis la unuan "kompletan" koron, kun ĉeloj, angioj, koraj ventrikloj kaj atrioj, per uzo de la organo de la paciento kiel kruda materialo. Ĉar ĝi estas la unua en la mondo, oni taksas ĝin kiel "elstara medicina atingo", kiu fariĝis bazo por tekniko de 3D-presado de koroj, kiu povos esti uzata en transplanto de koro en la estonteco.


La presado de la koro postulis tri horojn. Ĝia grandeco estas ĉirkaŭ unu procento de tiu de la homa koro. Laŭ esploristoj, la tekniko por presado de koro tiom granda kiel la homa apenaŭ diferencas. Nuntempa koro tridimensie presita povas kuntiriĝi, sed ankoraŭ ne kapablas pumpi sangon, sekve necesas daŭre evoluigi la teknikon. 



La 3D-presita koro kreita de la Universitato de Tel-Avivo en la 15-a de aprilo.


Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments