El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 950 mil eksterlandanoj laboris en Ĉinio pasintjare

| 2019-04-22
Bookmark and Share


Ĉinio fariĝas ideala loko por novigo kaj starigo de entrepreno de alilandaj talentuloj. En 2018 Ĉinio disdonis 336 mil labor-permesilojn al alilandanoj, kaj pli ol 950 mil alilandanoj laboris en Ĉinio.


La 14an de aprilo Wang Zhigang, ĉina ministro pri scienco kaj teknologio, diris en la 17a Konferenco pri Internacia Interŝanĝo de Profesiuloj, ke interŝanĝo kaj kunlaboro pri scienco kaj teknologio estas la plej grava personara interŝanĝo. Nun Ĉinio pli multe bezonas fakulojn ol iam ajn antaŭe. En la lastaj jaroj, Ĉinio plu malstreĉis kondiĉojn kaj simpligis proceduron por enirvizo kaj loĝado de alilandanoj, kaj solvis demandojn pri socia asekuro kaj loĝado de alilandanoj kaj edukado de iliaj infanoj.


Ĉinio estas partoprenanto kaj profitanto de scienc-teknika tutmondiĝo kaj ankaŭ kontribuanto kaj kondukanto por antaŭenpuŝi pli vastan kunlaboron pri novigo. Ĉinio starigis kunlaborajn rilatojn kun 160 landoj pri scienco kaj tekniko, faris 114 kunlaborajn interkonsentojn kaj 346 interkonsentojn pri personaraj interŝanĝoj inter registaroj, kaj partoprenas en pli ol 200 internaciaj organizoj kaj plurflankaj mekanismoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments