El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping respondis leteron de usonaj mezlernejanoj

| 2019-04-22
Bookmark and Share


Lastatempe, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de lernantoj de la usona mezlernejo Niles North en Ilinojso. En la letero li kuraĝigis la lernantojn kontribui al la amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj. Antaŭ nelonge, pli ol 40 lernantoj de la mezlernejo skribis al Xi Jinping ĉinlingve, por demandi pri liaj laboro, vivo kaj hobio. Ili diris, ke ili lernas la ĉinan, tre ŝatas la ĉinajn lingvon, muzikon kaj kuiradon, kaj esperas havi ŝancon viziti Ĉinion. 


La respondo de Xi Jinping kaŭzis pozitivan reagon en la mezlernejo Niles North. Instruistoj kaj lernantoj diris, ke de ĉi tiu respondo ili povas senti afablecon kaj amikecon de la prezidanto Xi Jinping. Ili ankaŭ estis kortuŝitaj pro la zorgo de presidanto Xi pri junuloj en Ĉinio kaj Usono, kaj la letero ilin instigas lerni la ĉinan lingvon, koni ĉinan kulturon kaj partopreni amikajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Usono.


La mezlernejo Niles North estas publika lernejo en Ilinojso, Usono, fondita en 1964 kaj kun pli ol 2 000 lernantoj. La lernejo donas gravecon al internaciaj interŝanĝoj, instigas lernantojn lerni fremdajn lingvojn kaj komencis malfermi kursojn pri la ĉina lingvo en 2008. La nombro de lernantoj de la ĉina lingvo tiom pligrandiĝis, ke ili estis dividitaj en 11 klasoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments