El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Internacia Importa Ekspozicio disvastigita en Finnlando kaj Svedio

| 2019-04-22
Bookmark and Share

La 9-an de aprilo en la ĉina ambasadejo en Finnlando okazis kunveno por disvastigo de la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiun ĉeestis pli ol 100 finnaj komercaj reprezentantoj. Du tagojn poste, en Stokholmo, Svedio pli ol 100 reprezentantoj de la sveda komercista rondo partoprenis en simila okazaĵo. 


Wang Bingnan, ĉina vic-ministro pri komerco, ĉeestis la du kunvenojn. Li rimarkigis en Finnlando, ke tiu ĉi jaro estas la jaro de ĉin-finnaj vintraj sportoj, kaj li esperas, ke krom tiuj de glaci-neĝa industrio, ankaŭ aliaj finnaj entreprenoj kaptu la ŝancon kaj aliĝu al la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio por prezenti altnivelajn produktojn kaj servojn, por kunhavigi profitojn de la ĉina merkato.


En Svedio, Wang Bingnan, ĉina vic-ministro pri komerco, faras paroladon ĉe la kunveno por disvastigo de la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. (Fotis Li Kang) 


En Svedio, li esprimis, ke pli da svedaj entreprenoj uzos la gravan kunlaboran platformon, prezentos unuarangajn produktojn, teknikojn kaj servojn, kaj strebos disvolvi la ĉinan merkaton kaj daŭre plibonigos la nivelon de ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Svedio.


En Finnlando, disvastigo de la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (Fotis Li Jingjing)


Jusa Susia, ĉefo pri orient-azia regiono de finna buroo pri komerco, diris, ke Finnlando volas daŭre uzi siajn avantaĝojn pri informaj kaj komunikadaj teknologioj, puraj energifontoj kaj mediprotektado, partopreni la 2-an Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, kaj klopodi plivastigi kunlaborojn kun Ĉinio pri vintraj sportoj kaj frua infana edukado. 


Altranga manaĝero de Sveda Konsilio pri Komerco kaj Investado deklaris, ke la konsilio aktive aliĝos al la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio por montri la aspekton kaj forton de Svedio al la mondo.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments