El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestos la duan Internacian Kunlaboran Forumon pri La Zono kaj Vojo kaj aliajn aktivecojn

| 2019-04-23
Bookmark and Share


La 19an de aprilo en la gazetara konferenco de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi deklaris, ke la dua Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo okazos inter la 25a kaj 27a de aprilo en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos ĝian malferman ceremonion kaj faros paroladon. Krome, li prezidos la rondtablan kunvenon de landaj gvidantoj. Post la kunveno, prezidanto Xi diskonigos la rezultojn de la forumo al ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj.


Wang diris, ke ĝis nun ŝtatgvidantoj kaj registaraj ĉefoj el 37 landoj partoprenos la rondtablan kunvenon de la forumo. Ili venas de Aŭstrio, Azerbajĝano, Belorusio, Brunejo, Kamboĝo, Ĉilio, Kipro, Ĉeĥio, Ĝibutio, Egiptio, Etiopio, Grekio, Hungario, Indonezio, Italio, Kazaĥio, Kenjo, Kirgizio, Laoso, Malajzio, Mongolio, Mozambiko, Birmo, Nepalo, Pakistano, Papu-Nov-Gvineo, Filipinoj, Portugalio, Rusio, Serbio, Singapuro, Svislando, Taĝikio, Tajlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Uzbekio kaj Vjetnamio. Samtempe, ankaŭ ĝenerala sekretario de UN kaj ĉefo de lnternacia Mona Fonduso ĉeestos la kunvenon. Inkluzive de Ĉinio, entute 40 gvidantoj kolektiĝos sub la piedo de Yanshan-monto kaj apud Yanxi-lago. Krome, ankaŭ altrangaj reprezentantoj de Francio, Germanio, Britio, Hispanio, Japanio, Sud-Koreio kaj Eŭropa Unio ĉeestos la kunvenon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments