"La Zono kaj Vojo" faciligas aĉetadon kaj vendadon de frandaĵoj
La 3-an de junio 2017, laboristo de meksika kompanio etiketis kontrolitan avokadon.
En lastaj jaroj, multe kreskis la eksportado de avokado de Meksiko al Ĉinio. Flores, estro de iu avokad-kompanio, diris: "Mi opinias, ke la ĉina merkato alportos prosperan estontecon al meksika avokado. Ni bone uzu la ŝancojn liveritajn de 'La Zono kaj Vojo' por sendi pli da avokado al la manĝotabloj de ĉinaj konsumantoj".
La 17-an de aŭgusto 2015, kamparanoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono sekigis tomatojn.
Mil tunoj da sekigitaj tomatoj bonkvalitaj estas vendataj al Japanio, Usono, Italio, Brazilo kaj aliaj landoj.
La 18-an de januaro 2018, en frukto-pakada kompanio en Beheira-provinco de Egiptio, oni ekzamenis oranĝojn pakitajn.
Laŭ Egipta Asocio pri Akcelo de Eksporto de Hortikulturaj Produktoj, en lastaj jaroj la eksportado de oranĝoj el Egiptio al Ĉinio multe kreskis, kaj Egiptio fariĝis grava liveranto de oranĝoj al Ĉinio.
La 13-an de julio 2016, sekigitaj nudeloj el Gaocheng-urbo de Hebei-provinco.
La nodeloj estas vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ eksportataj al Japanio, Malajzio, Singapuro, Britio, Rusio, Usono, Kanado kaj aliaj landoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat